Wilhelm Hey

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Wilhelm-Hey-monumento apud la preĝejo en Ichtershausen.
Fabelo ilustrita de Otto Speckter.
Memorigtabulo ĉe la naskiĝdomo.

Johann Wilhelm HEY (naskiĝinta la 26-an de marto 1789 en Leina, mortinta la 19-an de majo 1854 en Ichtershausen) estis germana pastoro kaj verkisto de kantoj kaj fabeloj.

Vivo[redakti | redakti fonton]

La filo de pastoro frekventis la gimnazion en Gotha, kie li furoris per elstaraj scipovoj matematike. En 1808 li komencis la studon de teologio ĉe la Universitato de Jeno kaj kontinuigis en Göttingen. Post la studo li dungitis kiel doma instruisto en Nederlando. Reveninte al Gotha, li ricevis postenon edukadan. La unuaj poemoj estis eldonitaj en Berlino pro la instigo de amikoj. En 1818 li iĝis pastoro en Erfurt-Töttelstedt. Tiam jam ne io obstrukcis geedziĝon kun la longjara amantino Auguste Grosch. En 1827 li iĝis kortega predikisto en Gotha. Tie li esperis pli bonan zorgadon de sia malsana edzino; ŝi tamen mortis ankoraŭ antaŭ la transloĝigo en la 4-a de aŭgusto 1828. La sekinvtajn kvar jarojn li loĝis ĉe la familio Perthes por kies infanoj li verkis versetojn.

Li iĝis superintendanto en Ichtershausen en 1832. Samjare li edziĝis la sia dua edzino, Luise von Axen, filino de komercisto el Hamburgo.

Kreiva agado[redakti | redakti fonton]

Ĝis tiu tempo jam multaj porinfanoj fabeloj estis verkitaj. Laŭ la ideo de eldonisto kaj amiko li faris kolekton en ununura manuskripto sendotan al la hamburga desegnisto Otto Speckter. La eldono de la unua volumo Fünfzig Fabeln für Kinder en 1833 tre sukcesis. Kvankam lia nomo nenie aperis, la identeco de la persono malantaŭe baldaŭ malkaŝiĝis. Alia volumo sub la titolo "Noch fünfzig Fabeln für Kinder aperis en 1835.

La fabeloj tutmonde disvastiĝis, tradukitis en diversajn lingvojn kaj ektroviĝis en multaj samtempaj lernolibroj. Hey malgraŭ tio daŭrigis sian modestan vivstilon.

La verkisto kiel sociala ekleziulo[redakti | redakti fonton]

Hey ne nur reduktiĝis je la normalaj taskoj de animzorganto sed aktive helpis plibonigi la vivkondiĉojn de la komunumanoj. Li fondis pluklerigadlernejon por metilernantoj de diversaj metioj. Vespere li instruis al ili matematikon, la germanan lingvon kaj aliajn fakojn. La necesajn skribkajerojn li faris mem.

Krome li malfermis vilaĝan bibliotekon kun ĉ. 500 volumoj. La librojn li aĉetis mem, same li administris unu de li iniciatitan ŝparbankon.

Maljuniĝante, li pli kaj pli retiriĝis el la publika vivo al la privateco, sen interrompi kontaktojn kun la Perthes-familio en Gotha. Lia sanstato ege malpliboniĝis. La jaron antaŭ la morto li havis perturbojn en la stomako, kiuj aĉiĝis. La verkisto de la konata por infana kanto Weißt du wieviel Sternlein stehen postlasis krom la fabeloj ankaŭ tekstojn por bildoj de Schneider, Prätorius kaj Ludwig, krome antologion da predikoj.

Omaĝe la li lia amiko Perthes donacis ĉiujaran disdonotan sumon je 100 taleroj, kiu estis pagata ĝis 1933 al talentitaj lernantoj de la bazlernejo en Ichtershausen.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Gedichte, Berlin, 1816
  • Predigten (elekto), I, 1829
  • Predigten (elekto), II, 1832
  • Fünfzig Fabeln für Kinder. In Bildern gezeichnet von Otto Speckter. Nebst einem ernsthaften Anhange, Hamburg, 1833
  • Noch fünfzig Fabeln für Kinder, Hamburg, 1837
  • Erzählungen aus dem Leben Jesu für die Jugend, Hamburg, 1838
  • Bilder und Reime, Reime und Bilder für Kinder (Desegnoj de L. Richter), Dresden, 1859

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Monumento por Hey antaŭ la kirko de Ichtershausen

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • J. Bonnet: Der Fabeldichter Wilhelm Hey, ein Freund unserer Kinder, 1885
  • Theodor Hansen: Wilhelm Hey, nach seinen eigenen Briefen und Mitteilungen seiner Freunde dargestellt. 1886
  • A. Bütow: Wilhelm Hey, ein Bild seines Lebens und Dichtens, 1889
  • N. Knauf: Der Fabeldichter Wilhelm Hey und seine Bedeutung für die Schule, 1889
  • Thomas Schlage: Hey, Wilhelm. En: Wolfgang Herbst (eld:) Wer ist wer im Gesangbuch? Vandenhoeck & Ruprecht, Göttingen 2001, ISBN 3-525-50323-7, p. 152-153 Surrete.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]