Wilhelm Löber

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Wilhelm Löber
Personaj informoj
Naskiĝo 26-an de februaro 1903 (1903-02-26)
en Neidhartshausen
Morto 28-an de julio 1981 (1981-07-28) (78-jara)
Ŝtataneco Germanio
Alma mater Bauhaus
Profesio skulptisto
Familianoj
Edz(in)o Frida Löber
v  d  r
Information icon.svg
La Fiŝ-puto en Barth

Wilhelm LÖBER (naskiĝinta la 26-an de februaro 1903 en Neidhartshausen, mortinta la 28-an de julio 1981 en Juliusruh) estis germana skulptisto kaj ceramikisto. Liaj du unuaj verkoj publikaj, monumento por Walther von der Vogelweide en Halle (Saale) kaj Puto goeta en Ilmenau taksitis fare de la nazioj degenerita arto. En 1956 li kunfondis Fischland-ceramikon, en 1967 li fondis Rügen-ceramikon. En Norda Germanlando videblas multaj liaj skulptaĵoj.

Vivo[redakti | redakti fonton]

La Fischland-ceramikatelieron fondis Löber kun sia unua edzino Frida kaj kun la artista paro Arnold kaj Bärbel Klünder. Ili tiel responsis pri sukceso de la unua arthistorie grava ceramik-sceno en Mecklenburg.

Löber naskiĝis kiel filo de protestanta pastoro kaj desegno-instruistino en la Rhön-regiono kaj trenitis ĉe bonaj artlernejoj, ekz. en la Bauhaus-ateliero en Dornburg ĉe Max Krehan kaj Gerhard Marcks. Marcks instruis lin ankaŭ en la akademio de sur Burgo Giebichenstein/Halle inter 1923-25 kaj 1929-32. En 1930 li edzinigis Frida Lüttich, studentino ĉe Giebichenstein inter 1927-30. En 1932 ambaŭ translokiĝis, kiel multaj artistoj tiutempaj, al Althagen sur Fischland-Darß-Zingst.

Inter 1932 kaj 1939 Löber laboris tie kaj en Berlino. En 1940 li devis eksoldati havante kvin gefilojn kaj revenis hejmen en 1945. Estante denove liberprofesiulo li akceptis docentadon ĝis 1952 ĉe la Ŝtata lignoskultad-lernejo en Empfertshausen. Sed en 1952 ĉiuj familianoj reiris norden. Wilhelm laboris senĉese, Frida pentradis. La plej juna infano naskiĝis en 1953. Wilhelm koncentriĝis je emajlo unue, poste je ceramiko. En 1966 geedzeco kaj ateliero finiĝis. En Juliusruh sur Rügen malfermitis la unua ceramikateliero rügen-a.

La gefiloj zorgis postmorte pri la daŭrigo de Fischland-ceramiko. En 1966/67 Friedemann iĝis estro ateliera enkondkanta tuj la produktadon de sur potista rado. Lia patrino Frida helpis ĝis 1986.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Bernd Frankenberger: ’Stirb und werde‘ hinter Holz. Vor 75 Jahren wurde der Goethebrunnen auf dem Ilmenauer Friedhof eingeweiht. En: Freies Wort, 29.8.2007.
  • Oscar Gehrig: Der Bildhauer Wilhelm Löber. En: Mecklenburgische Monatshefte|Monatshefte für Mecklenburg. 14. Jg. (1938) H. 168, S. 560–566 (surrete).
  • Hartmut Gill: Wilhelm Löber. Vom Bauhaus zur Fischland- und Rügenkeramik. Hinstorff, Rostock 2015, ISBN 978-3-35601-907-0.
  • Hans-Peter Jakobson: Die Keramische Werkstatt des Staatlichen Bauhauses Weimar in Dornburg. En: Profil: Bauhaus-Universität Weimar
  • Wilhelm Löber: Furnierschnitt – eine neue Technik in der angewandten Kunst. En: Deutsche Architektur. Berlin. 8. Jahrgang, Januar 1959, kajero 1, p 44-45
  • Wilhelm Löber: Archiv aus dem Nachlass (Margarethe Löber)
  • Margararethe und Wilhelm Löber: Tagebuch der Rügenkeramik. (Originalunterlagen).
  • Renate Marschallek: Spuren in Plastik und Keramik – der Bildhauer und Keramiker wäre in diesen Tagen 100 Jahre alt geworden. In: Ostsee-Zeitung (Ribnitz-Damgartener Zeitung), 51 (2003), p. 17.
  • Arne Martius: Brunnen im Bauhausstil soll Schattendasein beenden. En: Thüringer Allgemeine (loka eldono de Ilmenau), 16.3.2017.
  • Wilhelm Löber. En: Friedrich Schulz: Ahrenshoop – Künstlerlexikon. Fischerhude 2001, ISBN 3-88132-292-2, p.118-119
  • Klaus Weber (eld.): Keramik und Bauhaus. Geschichte und Wirkungen der keramischen Werkstatt des Bauhauses. Ausstellungskatalog Berlin (West), 1989.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]