Willi Sitte

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Willi Sitte
Persona informo
Willi Sitte
Naskiĝo 28-an de februaro 1921 (1921-02-28)
en Chrastava
Morto 8-an de junio 2013 (2013-06-08) (92-jaraĝa)
en Halle (Saale)
Tombo Gertraudenfriedhof vd
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco GermanioGermana Demokratia Respubliko vd
Partio Socialista Unueca Partio de Germanio vd
Familio
Gefratoj Rudolf Sitte vd
Edz(in)o Ingrid Sitte vd
Profesio
Okupo universitata instruisto • grafikisto • pentristo • politikistofotisto • grafikartisto • desegnisto vd
Aktiva dum 1946–2013 vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Willi SITTE (naskiĝinta la 28-an de februaro 1921 en Chrastava, mortinta la 8-an de junio 2013 en Halle/Saale) estis germana pentristo kaj komunista politikisto.

Sitte (meze) kun la diktatoro Erich Honecker en 1987 en Dresdeno

Vivo[redakti | redakti fonton]

Post frekvento de la bazlernejo en sia naskiĝurbo (ekde 1927) Sitte estis lernanto ĉe la Artolernejo de la Nordbohemia metimuzeo en Liberec inter 1936-39. Poste li studis (ĝis 1940) ĉe la Hermann-Göring-majstrolernejo pri pentrado en Dahlem-Kronenburg. Li devis soldati inter 1941-44 en Sovetio kaj Italio. En 1944 li ekhavis kontaktojn kun italaj rezistadgrupoj. En 1946 Sitte laboris artiste en Vicenza kaj Venecio kaj revenis dum malmulta tempo al la naskiĝurbo. Li edzinigis en 1947 Irmgard Kindler kaj forpelite transloĝiĝis kun ŝi al Halle. Naskiĝis ilia filo Volkmar en 1949.

En 1950 Sitte membriĝis al la Ligo de artistoj de plastikaj artoj en Germanio kaj al Kulturligo. Li ekdocentis en 1951 ĉe la Instituto pri artista verkfarado ĉe Kastelo Giebichenstein en Halle. Kaj en 1953 kaj en 1954 li gajnis la Artopremion de la urbo Halle. En 1959 Sitte nomumitis profesoro en la Giebichenstein-altlernejo. En 1963 estis la divorco disde Irmgard Kindler. En 1964 li elektitis estrarano de la Ligo de artistoj de plastikaj artoj en Germanio kaj ricevis la Artopremion de GDR. En 1965 li edziĝis al Ingrid Dreßler, en 1966 naskiĝis la filino Sarah kaj Sitte ricevis la Burda-premion. En 1969 li iĝis membro de la Germana akademio de la artoj kaj ricevis la Nacian premon de GDR (dua klaso) pri arto kaj literaturo. En 1970 Sitte iĝis vicprezidanto de la Ligo de artistoj de plastikaj artoj en GDR kaj vokitis al la direktoreco de la Sekcio artoj plastikaj kaj aplikitaj ĉe la Giebichenstein-altlernejo en 1972. Samjare li ricevis oran medalon ĉe la 3-a Internacia grafikfestivalo en Florenco.

Politika artisto[redakti | redakti fonton]

En 1974 Sitte ekestris la menciitan Ligon kaj elektitis en 1976 deputito de Volkskammer. En 1977 li partoprenis la ekspozicion "Documenta 6" en Kaselo. En 1979 oni aljuĝis al li la Nacian premion de GDR (unua klaso) pri arto kaj literaturo. En 1985 Sitte fariĝis membro de la Mondpackonsilio kaj estrarano de la Packonsilio de GDR. Kiel profesoro li retiriĝis en 1986, samjare li fariĝis membro de la Centra komitato de Socialista Unueca Partio de Germanio (Sozialistische Einheitspartei Deutschlands, SED). En 1988 li rezignis pri la prezidenteco de la Ligo elektonte honora prezidanto de la sama institucio.

Post 1989[redakti | redakti fonton]

Tiun honoran ligo-prezidentecon li rifuzis daŭre plenumadi en 1989, en 1991 li ankaŭ eksmembriĝis al la Akademio de la artoj. En 2001 li iĝis koresponda membro de la pariza akademio "European Academy of Sciences, Art and Humanities". En 2003 fonditis la "Fondaĵo Willi Sitte pri realisma arto" en Merseburg kiu malfermis la Sitte-galerion samloke en 2006, rekte ĉe la Katedralo de Merseburg. La urbo Halle aljuĝis al Sitte ankoraŭ en 2007 la Artopremion de la urbo Halle, la urbo Montecchio Maggiore igis lin honora civitano en 2008. Okaze de la 90-a datreveno naskiĝitaga la Muzeo pri aktuala arto en Durbach montris ampleksam ekspozicion pri ties fruaj verkoj.

Taksoj pri la arta kvalito de lia verkaro ege diferenciĝas inter si.[1]

Fonto[redakti | redakti fonton]

Informoj sur la retpaĝaro de Galerie Schwind, kun bildoj de la verkaro Arkivigite je 2015-12-03 per la retarkivo Wayback Machine

Notoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]