William Colenso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
William Colenso
Persona informo
Naskiĝo 17-an de novembro 1811 (1811-11-17)
en Penzance
Morto 10-an de februaro 1899 (1899-02-10) (87-jaraĝa)
en Napier
Tombo Napier
Lingvoj angla
Ŝtataneco Kolonio de Nov-Zelando • Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando
Familio
Edz(in)o Elizabeth Colenso
Parencoj Richard Fairburn
Edwin Fairburn
Caroline Buckland
John Buckland
Frank Buckland
Bessie Hocken
Jessie Buckland
Rachel Buckland
John Colenso
Mary Ann Blackmore
John William Colenso
Sophia Ann Colenso
Joseph Newman
Arthur Fairburn
Fred Fairburn
Okupo
Okupo esploristo • politikistobotanikisto • fungosciencisto • misiisto • botanika kolektisto
vdr

William Colenso (7a de novembro 181110a de februaro 1899) estis kornvala kristana misiisto en Novzelando, kaj ankaŭ printisto, botanikisto, esploristo kaj politikisto.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Naskiĝinta en Penzance, Kornvalo, li estis kuzo de John William Colenso, episkopo de Natalo. Li estis trejniĝinta kiel la metilernanto de printejo kiam forvojaĝis al Nov-Zelando en 1834 por labori por Misiistejo kiel printilo/misiisto. Li respondecis pri la unua presado de la Traktato de Waitangi kaj maori-lingvo traduko de la Nova Testamento. Li estis fervora botanikisto; detaligante kaj elsendante al Kew Ĝardenoj en Anglio antaŭe nedokumentitan Nov-Zelandan flaŭron. En 1866 li estis la unua novzelandano kiu estis elektita kiel membro de la Reĝa Societo de Londono. Li skribis plurajn librojn, kaj kontribuis per ĉirkaŭ cent artikoloj al sciencaj gazetoj.

En la 1840-aj jaroj, de sia misistacio en Heretaunga, li igis plurajn longajn esploradajn vojaĝojn tra la centra Norda Insulo en la akompano de maoriaj gvidantoj kun la celo atingi la internajn maoriajn setlejojn de Patea, en la Taihape regiono, kaj transformado de ili al kristanismo. Liaj vojaĝoj prenis lin tra senvoja arbaro, super la alta montaro Ruahine kaj en la tuta regiono Rangipo kaj pasinte la montojn Ruapehu kaj Tongariro al la bordoj de la Lago Taupo. Tiele li ege kontribuis al la eŭropa esplorado de la centra Norda Insulo.

Lia starado en novzelanda kolonia socio kaj en la eklezia misio, kune kun sia fervora espero de pastriĝo, estis perdita kiam estis malkovrite ke li generis filon (Wiremu) de Ripeka, la maoria domservistino de sia edzino, Elizabeth Fairburn Colenso. Li havis alian filon kun maoria virino de Nordio. Liaj infanoj portis la familian nomon sed iu el la familio ŝanĝis ĝin tra la jaroj.

Sekvante longan naturan periodon dum kiu li daŭrigis sian botanikan laboron, li prenis aktivan rolon kiel komunuma politikisto en Napier. Li reprezentis Napier kiel la parlamentano por la Napier-balotantaro de la kromelekto de 1861 ĝis 1866, kiam li demisiis.[1]

Li mortis en Napier en 1899, forlasante du filojn kaj filinon. Lia filo de Ripeka, Wiremu/Vilhelmo, forlasis Nov-Zelandon al Kornvalo, geedziĝis kun kuzino kaj vivis en Penzance ĝis sia morto. Lia filo de Elizabeth Fairburn, Ridley Latimer, studis en la Kembriĝa Universitato, kaj finfine ekloĝis en Skotlando. Lia filino Frances Mary geedziĝis kun William Henry Simcox kaj ekloĝis en Otaki (Nov-Zelando). Neniu el liaj filoj havis pluvivajn infanojn - Frances havis naŭ.

Verko[redakti | redakti fonton]

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  • William Colenso: Printer, Missionary, Botanist, Explorer, Politician de A. G. Bagnall & G. C. Petersen (1948, AH & AW Reed, Wellington)
  • The Controversial Colensos by A. L. Rowse (1989, Cornish Publications, Redruth, Cornwall) ISBN 1-85022-047-6 (Bishop Colenso of Natal and his cousin William Colenso, naturalist)
  • New Zealand Explorers de Philip Temple (1985, Whitcoulls Publishers, Christchurch, NZ)
  1. Scholefield, Guy Hardy. (1950) New Zealand parliamentary record, 1840-1949. Wellington: Govt. Printer.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]