Witold Tyloch

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Witold Tyloch
Persona informo
Naskiĝo 16-an de marto 1927 (1927-03-16)
en Chojnice
Morto 23-an de aŭgusto 1990 (1990-08-23) (63-jaraĝa)
en Varsovio
Lingvoj pola
Ŝtataneco Pollando
Alma mater Katolicki Uniwersytet Lubelski Jana Pawła II. Wydział Teologii
Okupo
Okupo religiosciencisto • ŝemidologo • katolika sacerdoto
vdr

Witold TYLOCH (naskiĝis la 16-an de marto 1927 en Chojnice — mortis la 23-an de aŭgusto 1990 wn Varsovio) – pola religiologo, esploristo de judismo, bibliisto kaj kumranologo.

Ekde 1962 estis estrarano kaj scienca sekretario de Pola Religioscienca Asocio kaj dum la lastaj jaroj ĝia prezidanto. De 1963 estis membro de redakta komitato de Euhemer. Przegląd Religioznawczy (Euhemer. Religioscienca Revuo), kaj de 1982 ties ĉefredaktoro. Estis ankaŭ – de 1965 – membro de Monda Asocio de Judismaj Studoj, kaj de 1975 membro de Internacia Komitato de IAHR (Internacia Asocio por la Historio de Religioj), kaj de 1980 estrarano de tiu ĉi organizo de historiistoj pri religio. Membro de la Komitato de Orientalistikaj Sciencoj ĉe Pola Akademio de la Sciencoj (1984-1990 prezidanto).

Profesoro de la Varsovia Universitato de 1975. En la jaroj 1969-1973 gvidanto de la Fako de Afrikanistiko kaj Ŝemidistiko. En la jaroj 1977-1990 gvidanto de la Fako de Antikva Proksima Oriento kaj Hebreistiko. Fine de la 70-aj jaroj la 1-a sekretario de Baza Organizo Partia de Pola Unuiĝinta Laborista Partio ĉe Fakultato de Neofilologio.

Verkaro[redakti | redakti fonton]

  • Bogowie czterech stron świata ( Dioj de la kvar monddirektoj)
  • Dzieje ksiąg Starego Testamentu : szkice z krytyki biblijnej (Historio de la libroj de la Malnova Testamento: skizoj de pribiblia kritiko)
  • Z dziejów Żydów w Polsce (El la historio de judoj en Pollando). Redakto.
  • Rękopisy z Qumran nad Morzem Martwym (Manuskriptoj el Qumran apud la Morta Maro). Traduko el la hebrea, enkonduko kaj komentario.
  • Oriental studies in the sixty years of independent Poland (Orientalistikaj studoj dum sesdek jaroj de sendependa Pollando) / ed. by Witold Tyloch; Polish Academy of Sciences. Committee for Oriental Studies.
  • Wieża Babel : legendy i mity starożytnego Bliskiego Wschodu (Babela Turo: rakontoj kaj mitoj de la antikva Proksima Orieno). Pri la egiptaj, mezopotamiaj, hititaj kaj ugaritaj. Enkonduko.
  • Historia starożytna (Historio de antikveco). Kunaŭtoreco.
  • Leksykon religioznawczy (Religiologia leksik-libro) Kunredakto.
  • Opowieści mędrców Talmudu (Rakontoj de la saĝuloj de Talmudo). Elekto kaj traduko de la aramea kaj hebrea.
  • Aspekty społeczne gminy z Qumran : w świetle rękopisów znad Morza Martwego i tekstów autorów starożytnych (Sociaj aspektoj de la komunumo en Qumran: lume de manuskriptoj de la Morta Maro kaj tekstoj de antikvaj aŭtoroj).
  • Discoveries at Ugarit and the Old Testament (Malkovroj en Ugarito kaj la Malnova Testamento)
  • Judaizm (Judismo)
  • Od Mojżesza do Mahometa (De Moseo ĝis Mohamedo) Kunaŭtoreco.
  • Wybrane problemy religioznawstwa (Elektitaj problemoj de religioscienco vol.1 kaj 2). Kunaŭtoreco.
  • Gramatyka języka hebrajskiego (Gramatiko de la hebrea lingvo)
  • Writing and Literature in Classical Ethiopic (Giiz) (Verkado kaj literaturo en la klasika etiopa;geeza lingvo), 1985, in: Literatures in African Languages. Theoretical Issues and Sample Surveys, (ed. by B. W. Andrzejewski, S. Piłaszewicz, W. Tyloch), Cambridge University Press - Wiedza Powszechna, Warszawa, pp. 255-300

(laŭ pollingva vikipedio, kie troviĝas pliaj detaloj)