Wouter Lutkie

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Wouter Lutkie
Persona informo
Naskiĝo 23-an de februaro 1887 (1887-02-23)
en 's-Hertogenbosch
Morto 23-an de januaro 1968 (1968-01-23) (80-jaraĝa)
en Nuland
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Reĝlando de Nederlando
Okupo
Okupo tradukistoesperantistoverkisto
vdr

Wouter LUTKIE [lutki] (naskiĝis la 23-an de februaro 1887 en 's-Hertogenbosch, mortis la 23-an de januaro 1968 en Nuland) estis nederlanda esperantisto[1], pastro, faŝisto kaj publikigisto[2].

Biografio[redakti | redakti fonton]

Post komerca mezlernejo en Nimego Wouter Lutkie eklaboris en Rijen en la entrepreno de sia patro, kiu estis riĉa komercisto. Li frue ĉesigis sian edukadon kaj transprenis la entreprenon, ĉar la patro pro daŭra malsano ne plu povis mastri ĝin.

Esperanto[redakti | redakti fonton]

Jam dum tiuj jaroj li konigis sin kiel katoliko kun sociala engaĝiĝo, plena je idealoj. Liaj aspiroj ŝajne tiam alidirektiĝis, ĉar li studis filozofion, antikvajn lingvojn kaj Esperanton. Li verkis pri siaj lernejaj spertoj, kunfondis Nederlandan Katolikan Esperantistan Ligon (li estis diplomita Esperanto-instruisto) kaj en 1907 - li havis dudek jarojn - li publikigis sian unuan verkon: Wereldtaal (nederlanda por Mondlingvo)[1].

Kontraŭ alkoholismo[redakti | redakti fonton]

Li aktivis kontraŭ drinkado (dum sia tuta vivo li tute ne trinkis alkoholaĵojn), kunorganizis katolikan laboristan unuiĝon, organizis socialajn kursojn, kontribuis al la revuo Sobriëtas de sacerdoto Alfons Ariëns (kun kiu li ankaŭ korespondis) kaj defendis – laŭ la tiama tradicio – la katolikan instruon. Dum tiu tempo li ankaŭ plenumis sian devigan militservon.

Agado kiel sacerdoto[redakti | redakti fonton]

Jam frue teologio kaj filozofio estis gravaj por Wouter Lutkies. Li malkovris la dekstremajn romantikajn teologojn Ernest Hello kaj Léon Bloy. Iliaj politikaj kaj sociaj imagoj donis novan direkton al la vivo de Lutkie: Li decidis fariĝi sacerdoto de la rom-katolika eklezio. De 1912 ĝis 1919 li studis en la seminarioj de la episkopujo Den Bosch. Post la sacerdotiĝo en 1919 li fariĝis vikario en Gemonde ĉe Boxtel. Tie li rekomencis sian publicistan agadon kaj korespondis kun personoj en kaj ekster Nederlando. Kelkfoje li ricevis pli da poŝtaĵoj ol ĉiuj aliaj loĝantoj de Gemonde.

En aŭtuno 1919 li petis kaj ricevis liberigon de siaj parokaj taskoj en Gemonde por helpi retransporti aŭstriajn infanojn al sia patrujo. En Vieno li renkontis sinjoron Richard Kralik, kiu verkis multajn librojn pri diversaj fakoj. Li estis tre impresata de Kralik kaj konsideris lin kvazaŭ profeto. En 1926 li publikigis kun Vincent Cleerdin libron Richard Kralik. Post lia vojaĝo al Aŭstrio Lutkie sekvis – kun permeso de sia episkopo, Arnold Frans Diepen – alvokon de Andrej Ŝeptickij, la metropolito de la ukrainaj katolikoj, kaj eklaboris kiel sacerdoto en lia jurisdikcio. Dum longa tempo li restis en Poznano. Tie li ekkonis kaj ekŝatis la orienteŭropan kristanismon.

Dum tiu tempo aperis lia Christen-Synthese, kolektoj de eseoj aperintaj en De Nieuwe Eeuw, revuo redaktata de Pieter van der Meer de Walcheren. Lutkie ekhavis konflikton kun episkopo Diepen, kiam li kontraŭis en broŝuro Dokter Moller la eksigon de la direktoro de la rom-katolika altlernejo en Tilburg, d-ro H. W. E. Moller, kaj tuj poste anoncis eldonon de Vreugde, semajna letero por idealistoj, al kiu kontribuu ankaŭ d-ro Moller. Episkopo Diepen malpermesis al Lutkie ĉiun kunlaboron al tiuj leteroj, ĉar li timis, ke la enhavu endanĝerigos la katolikajn instruon kaj unuecon.

Sacerdoto kaj publikigisto[redakti | redakti fonton]

En 1922 laŭ peto de Lutkie episkopo Diepen permesis al li sin retiri el la pastra laboro. Kiel senofica sacerdoto li ekloĝis en la dometo Soli Deo ĉe Nuland. La tutan reston de sia vivo Lutkie restis en Nuland. Li multe verkis kaj laboris kiel sacerdoto-publicisto. Politike li estis unu el multaj katolikaj malkontentuloj, kiuj akre kritikis la regantan Rom-Katolikan Ŝtatpartion. Jam inspirita de Bloy, la imagoj de la Action Française de Charles Maurras tre interesis sinjoron Lutkie. Eĉ pli impresis lin la diroj kaj agoj de la itala faŝistestro Benito Mussolini. Lutkie ludis gravan rolon en la tiel nomata Herstelbewegingen (esperante Restaŭrisma movado; multaj el ties membroj subtenis faŝismon, ĉefe laŭ la itala modelo) en la 1920-aj kaj 1930-aj jaroj. Li entuziasme pledis por la faŝisma teorio ĝenerale kaj por iuj ĝiaj nederlandaj formoj speciale. Lian sintenon kontraŭ demokratio kaŭzis ĉefe la legado de verkoj de la franco Léon Bloy, kiuj instruis al li, ke demokratio simple estas idolservo al nombroj, anstataŭigo de la dia saĝeco per la malsaĝeco de la plimulto. Resume oni povas diri, ke Lutkie en siaj verkoj kontraŭis kapitalismon, liberalismon kaj marksismon.

Ja faŝismo, sed ne naziismo[redakti | redakti fonton]

En 1922 Lutkie ekkontribuis al la reakcia kaj baldaŭ faŝisma revuo Katholieke Staatkunde (esperante Katolika Politiko), eldonita de d-ro E. G. H. Verviers. Li uzis pseŭdonimon Expectans, evidente por eviti malpermeson de siaj ekleziaj superuloj. En sia unua artikolo Beginselen la 7-an de decembro 1922, li klare favoris la italan faŝismon. Lutkie rapide fariĝis la motoro en tiu medio. Pro lia eseo De leugen der democratie (esperante Mensogo de demokratio) la 8-an de novembro 1923 la episko malpermesis la pluan uzon de la vorto katholiek (esperante katoliko) en la nomo de la gazeto. La nova nomo estis Opbouwende Staatkunde (esperante Konstrua Politiko). Dum kelka tempo li estis prezidanto de la samnoma societo, ĝis kiam la episkopo en 1924 ĉesigis ankaŭ tion. Post la malapero de tiu revuo Lutkie daŭre atestis en gazetoj – interalie Roeping – kaj libroj pri sia kredo je restaŭraj ideoj, je revolucio de la dekstro. Li kiel estrarano aŭ malantaŭ la scenejo kontribuis al diversaj organizoj en tiu ĉi sferoj, ekzemple Nationale Unie. En 1924 li vojaĝis al Italio kaj renkontis en Milano fruan nederlandan faŝiston: Erich Wichmann, kiu fariĝis lia amiko. Post la morto de Wichmann en 1929 li transprenis la taskon zorgi pri lia juna kaj malfacile edukebla filo Hans (naskiĝinta en 1916). En la 1920-aj kaj fruaj 1930-aj jaroj li plurfoje renkontiĝis kun Benito Mussolini. Rezulto estas interalie liaj libroj Van Toorop naar Mussolini (1928), en kiu li atribuas al Mussolini mistikajn ecojn, kaj Italië dat mijn hart heeft (1934) (esperante Italio, kiu mian koron havas). Tra la revuo Aristo (1930) kiun li eldonis, ĉi tiu faŝismaj ideoj disvastiĝis. Tamen, Lutkie ne estis por de germana faŝismo (naziismo) kaj li ankaŭ malakceptis germanan atakon. Li revuo Aristo estis malpermesita de la german okupanto en 1943[2].

En la 20-aj jaroj lia nekonformismo dum kelka tempo donis al li influon al junuloj. Tio videblas ekzemple en la reagoj al lia artikolo Magnanimiteit en Roeping (1925). Ĉefe katolikaj junulaj estis malfermaj por lia opinio pri la grandeco de la animo, kaj kontraŭis la malvastecon de la riĉa roma vivo. Ankaŭ la pentristo Jan Toorop estis amiko de Lutkie kaj same adoris Mussolinon. En la 1920-aj jaroj kaj la fruaj 1930-aj jaroj li ankaŭ havis plurajn renkontojn kun la itala Duce Benito Mussolini. Provilo de tio troveblas en siaj libroj Van Toorop naar Mussolini (1928) kaj Italië dat mijn hart heeft (1934)[3].

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

(nederlanda) Literatuur van en over W.L. Lutkie troveblas en Worldcat aŭ en Picarta[rompita ligilo]. (nederlanda) Wim Zaal, De herstellers: lotgevallen van de Nederlandse fascisten en van Wouter Lutkie's tijdschrift Aristo, Utrecht 1966.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 (nl) Gert-Jan van Zoggel, Wouter Lutkie – Sociaal en politiek bewogen (Socie kaj politike engaĝita), Heredaĵa grupo Nuwelant kaj en Spoorzoeker numeroj 2 kaj 3, 2003.
  2. 2,0 2,1 (nl) Henk Buijks, Wouter Lutkie (1887-1968): priester, fascist en dagboekschrijver, Bhik, la 22-an de marto 2009, aktualigite la 23-an de aprilo 2014.
  3. (nl) L.M.H. Joosten, Wouter Lutkie - priester en non-conformist (Wouter Lutkie - pastro kaj nekonformisto), Brabants Erfgoed, la 17-an de septembro 2017, alirite la 4-an de januaro 2022.
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.