Wölflinswil
Wölflinswil | |
---|---|
komunumo en Svislando | |
Kantono | Argovio |
Distrikto | Laufenburg |
Koordinatoj | 47° 27′ 44″ N 8° 0′ 0″ O / 47.46222 °N, 8.00000 °O (mapo)Koordinatoj: 47° 27′ 44″ N 8° 0′ 0″ O / 47.46222 °N, 8.00000 °O (mapo) |
Areo | 9,51 km² |
Alteco | 437 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 5063 |
Komunumkodo | {{{kodo}}} |
Pri la komunumo
[redakti | redakti fonton]Wölflinswil estas komunumo en la distrikto Laufenburg de Kantono Argovio, Svislando. Ĝi havis 909 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008.
Geografio
[redakti | redakti fonton]La komunumo Wölflinswil situas inter la Tavola Ĵuraso en nordo kaj la Falda Ĵuraso en sudo ĉe la norda alveturejo al la montpasejo Benkerjoch, kiu estas unu el la tri montpasejo, kiu ligas Araŭon kun la Frick-Valo.
La teritorio de la komunumo etendiĝas sura areo de 9,51 km², de kiuj 2,95 km² estas kovritaj de arbaro kaj 0,61 de konstruaĵoj. La plej alta punkto de la komunumo situas sur alteco de 865 m s.m. sur la monto Strihe, dum la plej malalta punkto situas sur alteco de 400 m s.m. ĉe la norda komunumlimo.
Najbaraj komunumoj
[redakti | redakti fonton]La komunumo Wölflinswil limas en nordo al Gipf-Oberfrick, en nordoriento al Herznach, en oriento al Densbüren, en sudo al Oberhof, en okcidento al Kienberg (Kantono Soloturno), kaj en Wittnau en nordokcidento.
Trafiko
[redakti | redakti fonton]La komunumo estas konektita al la publika transportreto per poŝtaŭtolinio de Araŭo tra la Benkerjoch-Pasejo al Frick. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A3 situas 7 kilometrojn norde en Frick.
Historio
[redakti | redakti fonton]La unua dokumenta mencio de Wölflinswil datiĝas el la jaro 1180 kiel Wulfliswile.
En mezepoko la Grafoj de Homberg-Thierstein kaj poste iliaj heredantoj la Habsburgoj, regis pri Wölflinswil. Post la Milito de Waldshut en la jaro 1468 la Habsburgoj pandigis la tutan Frick-Valon al Burgonjo, sed post la burgonja malvenko dum la Burgonjaj Militoj kontraŭ la Svisa Ĵurkomunumo, la regiono revenis sub la kontrolon de la Habsburgoj. Dum la Tridekjara Milito, kiu tuŝis inter 1633 kaj 1638 ankaŭ la Frick-Valon, la vilaĝo estis detruita de svedaj trupoj. La Habsburgoj pluregis la regionon ĝis la jaro 1797, kiam la francoj okupis la regionon. Ek de tiam la Frick-Valo formis francan protektoraĵon, kiu en la jaro 1802 estis integrita kiel Kantono Frick-Valo al la Helveta Respubliko kaj en la jaro 1803 fariĝis parto de Kantono Argovio, kaj Wölflinswil estiĝis komunumo de la argovia distrikto Laufenburg.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]
|