Xóchitl Gálvez

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Xóchitl Gálvez
Persona informo
Naskiĝo 22-an de februaro 1963 (1963-02-22) (61-jaraĝa)
en Tepatepec
Lingvoj hispanaangla vd
Loĝloko Meksikurbo vd
Ŝtataneco Meksiko vd
Alma mater Nacia Aŭtonoma Universitato de Meksiko vd
Partio Meksika Partio pri Agado Nacia vd
Profesio
Okupo politikisto vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Bertha Xóchitl GÁLVEZ RUIZ (la 22an de februaro 1963, en Tepatepec, Hidalgo) estas meksika politikisto kaj entreprenistino.

Fruaj jaroj[redakti | redakti fonton]

Gálvez frekventis mezlernejon en Mixquiahuala, ŝtato Hidalgo, kaj studis komputikon en la Nacia Aŭtonoma Universitato en Meksikurbo [1]. En 1992 ŝi komencis sian unuan firmaon, nomitan High Tech Services , firmao de teknologiaj servoj por konstruadministrado. Ŝi estis elektita kiel entreprenisto de la jaro en 1994 kaj 1995 [2]. Ŝi ankaŭ ricevis premiojn por siaj sociaj agadoj. En 1999, ŝi estis inkludita en la listo de la Monda Ekonomia Forumo de 100 estontaj mondgvidantoj [3].

Politika kariero[redakti | redakti fonton]

Gálvez komencis ŝian politikan karieron dum la registaro de Vicente Fox (2000-2006) kiel direktoro de la Nacia Instituto por Indiĝenaj Popoloj [4]. En 2010, ŝi estis la kandidato de la partioj PAN, PRD, MC kaj PT por la guberniestreco de ŝtato Hidalgo [5]. Ŝi ne estis elektita kun 47% de la voĉoj [6].

En 2015, Gálvez estis elektita urbestro de Miguel Hidalgo [7]. Ekde 2018, ŝi estis elektita al la Senato [8]. Kiel senatano ŝi aliĝas al la centra-dekstra Meksika Partio pri Agado Nacia, sed ofte aliĝas al progresa politiko pri sociaj aferoj kiel aborto, drogaj politikoj kaj socia elspezo.

En julio 2023, ŝi indikis ke ŝi volis iĝi kandidato por la opoziciaj partioj PAN, PRI kaj PRD por la prezidant-baloto en 2024. Prezidanto López Obrador tuj traktis ŝin kiel la idealan opozician kandidaton. En frua septembro 2023, Gálvez estis deklarita fare de PAN, PRI kaj PRD (Larĝa Fronto por Meksiko) kiel ilia kandidato [9].

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. #EnFotos: La trayectoria de Xóchitl Gálvez, aspirante de la oposición a la Presidencia en 2024 (hispane) (28 June 2023). Alirita 9 August 2023.
  2. . Esta es la carrera que estudió Xóchitl Gálvez en la UNAM y las especialidades que tiene (hispane) (2023-08-29). Alirita 2023-09-02.
  3. Punto y Aparte | Xóchitl, ¿candidata a CDMX o Presidencial? (hispane). Alirita 9 August 2023.
  4. Jessica Corona (8 June 2015) ¿Quién es Xóchitl Gálvez?. Milenio. Alirita 5 September 2018.
  5. Xóchitl Gálvez ratifica su registro como candidata a gobernadora de Hidalgo. Proceso (6 May 2010). Alirita 5 September 2019.
  6. Instituto Estatal Electoral de Hidalgo (2010) Resultados electorales. Elección gobernador. Arkivita el la originalo je 2016-12-23. Alirita 5 September 2019.
  7. Instituto Electoral del Distrito Federal (2015) Estadística de las elecciones locales 2015. Resultados. Alirita 5 September 2019.
  8. Xóchitl Gálvez dice adiós a la Miguel Hidalgo y se alista para buscar el Senado. Expansión (15 March 2018). Alirita 5 September 2019.
  9. . Xóchitl Gálvez: Mexican opposition pick female election candidate (2023-08-31). Alirita 2023-09-02.