Xavier Espot Zamora

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Xavier Espot Zamora
Persona informo
Naskiĝo 30-an de oktobro 1979 (1979-10-30) (44-jaraĝa)
en Escaldes-Engordany
Lingvoj katalunahispanafrancaangla vd
Ŝtataneco Andoro vd
Alma mater Esade • Ramon Llull University • ESADE Business School vd
Partio Demokratoj por Andoro vd
Familio
Patro Xavier Espot Miró vd
Patrino Melània Zamora Bonet vd
Parencoj Júlia Bonet Fité vd
Profesio
Okupo politikistojuristo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Xavier Espot ZAMORA (naskiĝis la 30 oktobron 1979 en Escaldes-Engordany) estas andora juristo kaj politikisto reprezentanta la partion Demòcrates per Andorra. Li iĝis la Ĉefministro de Andoro la 16an de majo 2019 [1].

Vivo[redakti | redakti fonton]

Post lernejado en sia hejmlando kaj en Svislando, Espot studis en Barcelono kie li finis bakalaŭron pri homa scienco ĉe la Universitat Ramon Llull same kiel licenciton kaj magistron en juro ĉe la Escola Superior d'Administración i Dirección d'Empreses (ESADE). Li laboris kiel advokato en la justico en Andoro kaj por pli mallongaj periodoj en Francio kaj Hispanio [2].

En 2011 li iĝis Ŝtata sekretario en la Justicministerio kaj la interno antaŭ iĝi Ministro de la Justico kaj la interno en julio 2012 [3]. En 2016, li ankaŭ iĝis Ministro de Sociaj Aferoj.

Post la baloto en 2019, Espot iĝis ĉefministro [4]. Li estis elektita registarestro kun la subteno de Democrates per Andoro, Liberals d'Andorra kaj Ciutadans Compromesos en la parlamento. Espot transprenis kiel ĉefministro la 16an de majo 2019. Li sukcedis Antoni Martí, kiu ankaŭ reprezentis Demòcrates per Andoro, sed ne povus esti reelektita post du sinsekvaj mandatoj kiel ĉefministro.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

  • Administra Konsilio de Andoro