Saltu al enhavo

Yaacov Agam

Pending
El Vikipedio, la libera enciklopedio
Yaacov Agam
en 2006
en 2006
Persona informo
Naskonomo Yaacov Agam
Naskiĝo 11-an de majo 1928 (1928-05-11)
en Riŝon-Le-Ciono, Brita mandato Palestino
Morto 21-an de junio 2026 (2026-06-21) (98-jaraĝa)
en Tel-Avivo,  Israelo
Lingvoj hebrea vd
Ŝtataneco Israelo
Francio Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Kunstgewerbeschule Zürich (19491951)
Akademio de Arto kaj Dezajno de Bezalel (19461948) Redakti la valoron en Wikidata vd
Memorigilo Yaacov Agam
Familio
Gefratoj Chanania Gibshtein (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Infanoj Ron Agam (mul) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Alia nomo Agam, Jacob Gipstein vd
Okupo skulptisto serigrafiisto dezajnisto de juveloj pentristo eksperimenta artisto grafikartisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Laborkampo skulptarto vd
Aktiva en Parizo vd
Aktiva dum 1947–2026 vd
Verkado
Verkoj Fontaine vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
en 1991
Fontano Fajro kaj Akvo, Tel-Avivo 2015

Jaakov AGAM (hebree יעקב אגם; n. la 11-an de majo 1928, m; la 21-an de junio 2026) estis israela skulptisto kaj eksperimenta artisto ĝenerale konata por liaj kontribuaĵoj al optika kaj kinetika arto.

Agam, naskita Yaacov Gipstein, estis la filo de strikta religia rabeno kaj kabalisto. De 1946 ĝis 1949 li studis belartojn ĉe la Jerusalema Akademio de Arto kaj Dezajno de Bezalel kun Mordeĥaj Ardon, Bauhaus-studento, de 1949 en Svislando, kaj en Zuriko ĉe la Lernejo de Aplikataj Artoj, nun Lernejo pri Dezajno Zuriko, kun Johannes Itten, iama Bauhaus-instruisto. Li ankaŭ desegnis inspire de la estetikaj kaj matematikaj teorioj de Max Bill kaj la konkret-konstrua artmovado kiu aperis en la unua duono de la 20-a jarcento. En 1951 li iris al Parizo, kie li vivis ĝis 2017. Post la reveno al Israelo li loĝis en Tel-Avivo [1].

Li studis ĉe la Atelier d'art abstrait kaj ĉe la Académie de la Grande Chaumière. Li havis sian unuan solludan ekspozicion ĉe la Galerio Craven en 1953 [2]. Du jarojn poste li partoprenis en la unua internacia ekspozicio de kinetika arto ĉe la Galerio Denise René en Parizo [3].

Agam interesiĝis pri kinetaj elementoj jam en la fruaj 1950-aj jaroj. Li laboris kun diversaj amaskomunikiloj, kiujn li kunmetis por krei kompletajn artaĵojn. Li kreis kaj sonajn kaj palpajn bildojn kiuj ŝanĝiĝis kiam tuŝitaj, same kiel verkojn en kiuj sono, lumo kaj akvoelementoj estis kombinitaj ("muzika fontano" en la urboparto La Défense, Parizo 1976). Agam ofte uzis la materialon akrilo, kies lumo kaj kolorpermeablo donis al li novajn kreivajn eblecojn.

Lia arta perspektivo estas dokumentita en konstanta serĉo de eblaj ligoj inter arto kaj teknologio, inter formo kaj koloro. La rezulto estis ventumilformaj, relief-similaj bildoj inspiritaj fare de Op-arto kiuj estis truitaj kaj povus tiel esti rigarditaj. Ĉiu pozicio de la spektanto ŝanĝas la artaĵon do tiel la spektanto iĝis la "kunkreinto" de la arto.

En 2018, la "Yaacov Agam Muzeo de Arto" (YAMA) malfermiĝis en la hejmurbo de la artisto en Riŝon-Le-Ciono, Israelo [4]. Agam diris al The Jerusalem Post ke ĝi estas "la ununura muzeo en la mondo kiu estas dediĉita al arto en moviĝo." [5]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Avraham Ronen: artikolo "Agam Reconsidered". The Israel Review of Arts and Letters 1996/103. retejo de la israela Ministerio de Eksteraj Aferoj.
  2. ekspozicio ĉe Galerie Craven, Parizo, la 30-an de oktobro ĝis la 12-an de novembro 1953. En: Michel Ragon (1975): 54 mots cles pour une lecture polyphonique d'Agam ("54 ŝlosilvortoj por polifonia legado de Agam"). Parizo: eldonejo Éditions Georges Fall. OCLC 2876738, paĝo 33 (france).
  3. Michel Ragon (1975): 54 mots cles pour une lecture polyphonique d'Agam ("54 ŝlosilvortoj por polifonia legado de Agam"). Parizo: eldonejo Éditions Georges Fall. OCLC 2876738, paĝo 7 (france).
  4. Abigail Klein Leichman: artikolo "Yaacov Agam Museum of Art opens in Rishon LeZion" ("muzeo Yaacov Agam malfermiĝas en Riŝon-Le-Ciono") en la retejo israel21c.org(angle)
  5. The Jerusalem Post (2018): artikolo "Agam Museum in Rishon Lezion celebrates renowned Israeli artist" ("muzeo Agam en Riŝon-Le-Ciono festas faman israelan artiston") angle).

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]