Zénó Terplán

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Zénó Terplán, laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Terplán Zénó estis hungara inĝeniero pri maŝinoj, profesoro, membro (korespondanta en 1990, ordinara en 1995) de Hungara Scienca Akademio.

Zénó Terplán [1] naskiĝis la 25-an de majo 1921 en Hegyeshalom. Li mortis la 16-an de januaro 2002 en Miskolc.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Zénó Terplán frekventis teknikan universitaton en Budapeŝto inter 1939-1943, poste tuj li estis asistanto de Géza Pattantyús-Ábrahám. En 1949 oni fondis universitaton en Miskolc, kies unua katedrestro estis Zénó Terplán. Li doktoriĝis en 1950 en Budapeŝto, en 1966 antaŭ la akademio. Inter 1952-1960 li estis vicrektoro, inter 1964-1968 dekano. Ekde 1958 li prelegis ankaŭ eksterlande. Li ĉiam apartenis al la plej elstaraj profesoroj. Li ricevis premiojn inter 1958-2001.

Verkaro (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Korszerű magyar–német és német–magyar műszaki szótár (1943) - kunlaboranto
  • Általános géptan (1948) - studenta lernolibro
  • Válogatott fejezetek a mechanizmusok elméletéből (1957) - studenta lernolibro
  • Zur Frage des Zahnstosses bei der Innenverzahnung
  • Gépelemek III. 2. (1967) - studenta lernolibro
  • Dimensionierungsfragen der Zahnrad-Planetengetriebe (1974)
  • Report on the Activity of the Hungarian National Committee of IFTOMM
  • Pattantyús-Ábrahám Géza emlékkönyv, születésének 100. évfordulójára (Memorlibro pri Géza Pattantyús-Ábrahám), (1985)
  • Fogaskerekek, hajtóművek, fogaskerék-bolygóművek (1992)
  • Stationen eines Lebens

Fontoj[redakti | redakti fonton]