Zamenhofa Tago
Zamenhofa Tago | |
---|---|
Esperantistoj festantaj la Zamenhofan Tagon en Kalio, Kolombio, 2018
| |
ĉiujara okazaĵo • konsciiga tago | |
Alia nomo | Tago de la Esperanto-libro, tago de la Esperanto-kulturo |
Festata | De la esperantistoj tra la tuta mondo |
Speco | Esperanta |
Dato | 15-a de decembro |
Kutimoj kaj tradicioj | Renkontigxi kun amikoj por paroli Esperanton, donaci libron. |
La Zamenhofa Tago (15-a de decembro) estas la naskiĝtago de L. L. Zamenhof (1859-1917), la iniciatinto de Esperanto, kaj la plej vaste celebrata festotago en Esperantujo. Ĝi estas samtempe la Tago de la Esperanto-libro[1] kaj la Tago de la Esperanto-kulturo[1][2].
En tiu tago (aŭ en alia konvena semajntago ĉirkaŭ ĝi) esperantistoj tra la mondo okazigas specialajn renkontiĝojn por festi la okazon. La idearo de Esperanto kaj la proksimeco de la Zamenhofa tago al Kristnasko instigas la kunvenintojn interŝanĝadi donacojn (prefere librojn verkitajn en Esperanto) kaj bondezirojn. Foje okazas dum tiaj kunvenoj ankaŭ prelegoj pri L. L. Zamenhof. La Esperanta Civito registras la Zamenhofan tagon en sia konstitucio kiel la Tagon de la Esperanto-kulturo.
Alternativa dediĉo
Kelkaj Esperanto-parolantoj proponis anstataŭe celebradon de la 15-a de decembro kiel Tago de Esperanto-literaturo (aŭ Tago de Esperanto-libro, Esperanto-Librotago). Tial ili kuraĝigas Esperanto-organizojn kiuj okazigas renkontiĝojn dum tiu tago aldoni libro-recenzon aŭ poem-deklamadon en la programon, aŭ anonci publikigon de nova libro.
Aŭ, ĉe la nivelo de unuopulo, oni povas aĉeti libron aŭ komenci novan libron aŭ per simila taŭga maniero celebri la Esperanto-literaturon en tiu tago.
Origino de la tradicio
La tradicio devenas jam de la 1920-aj jaroj, kiam laŭ propono de diversaj intelektuloj kaj aktivuloj (interalie Julio Baghy kaj Nikolao Nekrasov), la 15-a de decembro estis elektita kiel Esperanto-festotago.
2009
La 15-an de decembro 2009 pasis 150 jaroj ekde la naskiĝo de Zamenhof, kio estis festita per pluraj eventoj. Tiutage la urbestraro de Bjalistoko inaŭguris novan Zamenhof-centron[3] kaj en Novjorko okazis simpozio omaĝe al Zamenhof kun prelegoj de Arika Okrent, Humphrey Tonkin kaj aliaj profesoroj.[4] La serĉilo Google ornamis tiutage sian emblemon per la Esperanto-flago honore al la okazo (Google Doodle),[5][6] kio igis proksimume 2 milionojn da personoj klaki ĝin kaj legi vikipedian artikolon pri Zamenhof aŭ esperanto.[7]
Referencoj
- ↑ 1,0 1,1 Mario Vetrih, Slovenlingva traduko el originala Esperanto, Eŭropa Bulteno, nro. 176, decembro 2017, p. 11
- ↑ Ronald J. Glossop, La kulturo de Esperanto, Internacia Pedagogia Revuo, numero 05/4 [jarkolekto 35], paĝoj 3-6
- ↑ http://esperanto-usa.org/en/content/esperanto-today
- ↑ https://sites.google.com/site/zamenhofsymposium/
- ↑ LL Zamenhof Honored by Google, Huliq.com, alirita la 15-an de decembro 2009
- ↑ Google festas la Zamenhof-Tagon, Libera Folio, alirita la 15-an de decembro 2009
- ↑ Blahuš, Marek: Google: Reklami Esperanton... sen esperantistoj In La Ondo de Esperanto. 2010, n-ro 2 (184), p. 8.
Eksteraj ligiloj
- Propono por la tago de Esperanto-libro kaj Zamenhof-festo (esperante)
- Zamenhoftagaj festoj en Hispanio (esperante kaj hispane)
- Zamenhofa Festo 2006 - videaĵo pri festado de kelkaj esperantistoj en Albersdorf, Germanio