Zoltán Lenkey

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Zoltán Lenkey
Persona informo
Naskiĝo 21-an de februaro 1936 (1936-02-21)
en Miskolc
Morto 15-an de aprilo 1983 (1983-04-15) (47-jaraĝa)
en Miskolc
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Ferenc Földes Secondary School • Hungara Belarta Universitato
Okupo
Okupo pentristo • grafikisto • grafikartisto
vdr

Zoltán Lenkey [lenkei], laŭ hungarlingve kutima nomordo Lenkey Zoltán estis hungara grafikisto (akvafortisto).

Zoltán Lenkey [1] naskiĝis la 21-an de februaro 1936 en Miskolc, li mortis la 15-an de aprilo 1983 en Miskolc.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Zoltán Lenkey frekventis gimnazion en sia naskiĝurbo, poste li akiris diplomon en Belarta Altlernejo de Budapeŝto en 1962. Liaj plej gravaj instruistoj estis Jenő Barcsay, Géza Fónyi, Sándor Ék, Crescencia Zelenák, András Csanády kaj István Szőnyi. Jam dum la studentaj jaroj li vizitis artistkolonion de Miskolc, post la diplomo li ricevis atelieron kun loĝejo en la kolonio. Inter 1964 kaj 1967 li havis stipendion. En la sekvej jaroj li pasis la somerojn en Bulgario. En la malfruaj 1970-aj jaroj li gvidis artan klubon en Universitato de Miskolc. Li ricevis premiojn inter 1963-1975, postmortan en 1983. Li edziĝis dufoje, ambaŭ edzinoj naskis filojn.

El solaj ekspozicioj[redakti | redakti fonton]

  • Budapeŝto (1968, 1983)
  • Miskolc (1969, 1975, 1978, 1984)
  • Debrecen (1974)

El kolektivaj ekspozicioj[redakti | redakti fonton]

  • Miskolc (1961 – 1983)
  • Tokio (1966)
  • Budapeŝto (1968)
  • Parizo (1970)

Elektitaj grafikaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • diplomiĝa laboro: akvaforta serio al poemoj de Attila József
  • Micsurin (akvaforto)
  • Erzsébet híd (akvaforto)
  • Figura madárral

Elektitaj disĉiploj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]