Zondenta baleno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Zondenta baleno

Formo kaj grando kompare al averaĝa homo
Formo kaj grando kompare al averaĝa homo
Biologia klasado
Regno: Bestoj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Subfilumo: Vertebruloj Vertebrata
Klaso: Mamuloj Mammalia
Ordo: Parhufuloj Artiodactyla
Subordo: Cetacoj Cetaceae
Superfamilio: Ziphioidea
Familio: Zifiedoj Ziphiidae
Genro: Mesoplodon
Specio: M. layardii
Gray, 1865
Konserva statuso
100 px }
Konserva statuso: Datumoj neadekvataj
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Zondenta balenoZondenta mezoplodo (Mesoplodon layardii), konata ankaŭ kiel Bekobaleno de Layard aŭ Longdenta bekobaleno, estas granda mezoplodo kun kelkaj el la plej strangaj dentoj inter mamuloj. Komuna kaj sciencz nomo aludas honore al Edgar Leopold Layard, kuratoro de la Sudafrika Muzeo, kiu preparis desegnojn de kranio kaj sendis ilin al la Brita taksonomiisto John Edward Gray, kiu priskribis la specion en 1865.[1]

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Kranio.

La ordinara korpoformo de la Zondenta baleno estas la tipa de mezoplodon, escepte pro la granda grando. Masklaj specimenoj havas grandajn kaj pekuliarajn dentojn eĉ kompare al la cetero de la geneo; tiuj dentoj elstaras el la malsupra makzelo kaj kreskas supren kaj reen je 45-grada angulo por ĉirkaŭi la supran makzelon kaj tre proksime al ĝi. Tiuj dentoj povas foje kreski ĝis superi 30 cm de longo. La dentoj havas dorse projekciajn dentetojn, kaj estas ŝajne uzataj por luktado. Foje oni trovas ciripedojn en la dentoj. La melono estas iome bulba, kaj miksiĝas en la beko tuj antaŭ la zondentoj. Ankaŭ la beko mem estas tre longa, kun relative rekta buŝlinio. Ankaŭ la koloro de tiu specio estas tre malofta inter mezoplodoj, ĉar ĝi estas tre nigra; plej el la korpo estas nigra escepte ĉe blankaj areoj en la antaŭo de la beko, la gorĝo, malantaŭ la kapo en formo iel simila al kabo, kaj ĉe la generaj organoj. Junuloj ne havas tiun koloron kaj estas tipe kontraŭlumaj, malhelaj supe kaj helaj sube. Foje oni povas trovi cikatrojn kaj mordovundojn fare de ŝarkoj. Maslkoj povas atingi ĉirkaŭ 5.9 metrojn, dum inoj atingas 6.2 metrojn kaj plej verŝajne pezas ĉirkaŭ 1,000–1,300 kilogramojn, kio indikas, ke ili estas probable la plej granda specio en la genro. Ĵusnaskitaj idoj povas esti de ĝis 2.8 metrojn longe.

Populacio kaj distribuo[redakti | redakti fonton]

La Zondenta baleno estas distribuata en malvarmaj akvoj de la Suda Hemisfero inter 30°S kaj la Antarkta Konverĝareo. Ĝi povas esti sude de la 38°S la tutan jaron kaj moviĝas norde de 38°S laŭsezone.[2] Je 1991, estis ĉirkaŭ 140 registroj (preskaŭ ĉiuj de surstrandiĝoj) de tiu specio el Novzelando (50, inklude unu vidaĵo), Aŭstralio (ĉirkaŭ 40), suda Afriko (ĉirkaŭ 40), suda Argentino kaj Fuegio (10), suda Ĉilio (4), Falklandoj (3), kaj Urugvajo (1).[3] Surstrandiĝoj estis registritaj ankaŭ el la Insulo Herdo, la Kergelenoj, kaj Brazilo. Pli ĵuse estis vidita individuo sursurface inter la Sudaj Orkadoj kaj Sud-Georgio.[4]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Reeves, R.; Stewart, B.; Clapham, P. & Powell, J. (2002). Guide to Marine Mammals of the World. New York: A.A. Knopf. p. 292. ISBN 0-375-41141-0.
  2. (2006) Whales, Dolphins and Other Marine Mammals of the World. Princeton Field Guides. ISBN 0-691-12757-3. OCLC 73174536.
  3. Klinowska, M.. (1991) Dolphins, Porpoises and Whales of the World: The IUCN Red Data Book. Cambridge, U.K.: IUCN.
  4. Jefferson, Thomas. (2008) Marine Mammals of the World: A Comprehensive Guide to their Identification. London: Academic.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Encyclopedia of Marine Mammals. Eldonita de William F. Perrin, Bernd Wursig, kaj J.G.M Thewissen. Academic Press, 2002. ISBN 0-12-551340-2

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]