Zsigmond Széchenyi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Zsigmond Széchenyi
Persona informo
Naskiĝo 23-an de januaro 1898 (1898-01-23)
en Oradea
Morto 24-an de aprilo 1967 (1967-04-24) (69-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét vd
Lingvoj hungara vd
Ŝtataneco Hungario vd
Profesio
Okupo verkisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

SZÉCHENYI Zsigmond [se:ĉe:nji] estis hungara grafo, mondvojaĝanto, ĉasisto, verkisto naskiĝinta en Nagyvárad la 23-an de januaro 1898 kaj mortinta en Budapeŝto la 24-an de aprilo 1967.

Biografio[redakti | redakti fonton]

La mezlernejon Zsigmond Széchenyi finis en Székesfehérvár kaj Budapeŝto (1915). Inter 19161918 en la unua mondmilito li plenumis taĉmentservon. Post tio li komencis lerni juron, sed ĉesis en 1919. Li konsideris kiel vivcelo sia la studadon de la naturo kaj bestmondo. En 1920/21 li studis en München, Stuttgart, poste en 1922/23 en Oxford kaj Cambridge por plibonigi sian lingviscion kaj plivastigi siajn bestsciencajn konojn. En 1927 li ekiris Sudanon, poste en Kenjon, Egiptujon, Tanganjikion, Ugandon, Libion. En 1935 li ĉasis en Alasko, en 1937 en Barato, poste denove en Egiptujo. Inter 1947 kaj 1950 li estis ĉasinpektoro de la Arbara Centro, en 1951 la kunlaboranto de Agrikultura Muzeo, kaj pli malfrue de la Biblioteko Helikon en Keszthely. En 1960 li patroprenis la ekspedicion de Orient-Afriko de naturscienca muzeo. En 1964 faris li kun sia edzino sian lastan, la naŭan vojaĝon en Afrikon, nome en Kenjon. Liaj libroj aperis en pluraj eldonoj en grandaj ekzempleroj, en multaj lingvoj.

Ĉefaj verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Csui! (Bp., 1930);
  • Elefántország (Bp., 1934);
  • Hengergő homok (Bp., 1935);
  • Alaszkában vadásztam (Bp., 1937);
  • Nahar (Bp., 1940);
  • Két kecske (Bp., 1942);
  • A szarvas selejtezése (Bp., 1948);
  • Afrikai tábortüzek (Bp., 1959);
  • Ahogy elkezdődött (Bp., 1961);
  • Ünnepnapok (Bp., 1963).

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Hegedüs Géza: A vadon poétája (Élet és Irod. 1967. 17. sz.);
  • Ungvári Tamás: Meghalt Sz. Zs. (Magy. Nemzet, 1967. 97. sz.);
  • Lázár István: Heimgang eines Jägers. Zum Tode Zs. Sz.’s (Budapester Rundschau, 1967. 19. sz.).

Fonto[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]