Zuzanna Stromenger
Zuzanna Stromenger | |
---|---|
Persona informo | |
Aliaj nomoj | Zuza |
Naskiĝo | 28-an de decembro 1925 en Varsovio |
Morto | 31-an de marto 2011 (85-jaraĝa) |
Tombo | Armea Tombejo Powązki |
Lingvoj | pola |
Ŝtataneco | Pollando |
Alma mater | University of Łódź |
Familio | |
Patro | Karol Stromenger |
Parencoj | Henryk Melcer-Szczawiński |
Okupo | |
Okupo | biologo • zoologo • etologo • tradukisto |
Zuzanna STROMENGER (naskiĝis la 28-an de decembro 1925 en Varsovio, mortis la 31-an de marto 2011) – pola biologino, spertulino pri zoologio, hidrologio kaj etologio, publicistino, tradukistino, defendantino de bestaj rajtoj.
Vivo[redakti | redakti fonton]
Ŝi estis filino de muziksciencisto Karol Stromenger kaj nepino de komponisto Henryk Melcer. Dum la dua mondmilito batalis en la ribelo de Varsovio kiel kurierino de Pola Enlanda Armeo. En Varsovio finis mezlernejon kaj poste akiris magistrecon pri filozofio kaj doktorecon pri biologio en la Universitato de Lodzo.
Zuzanna Stromenger lekciis en altlernejoj. Aŭtorino de dekkelkaj libroj kaj kunaŭtorino de pluraj tradukoj. Ŝi publikigis preskaŭ 300 artikolojn scienckarakterajn, sciencpopularigajn, didaktikajn, leksikografiajn kaj konsultajn. Redaktorino de pluraj kolektivaj eldonaĵoj.
Distingoj[redakti | redakti fonton]
- Kavalira Kruco de la Ordeno Renaskiĝinta Pollando
- Varsovia Ribel-Kruco
- Ora Distingilo de la Asocio de Best-Amikoj
- Distingilo Merita Populariganto de Scio
- Distingilo Merita Kultur-Aganto
- Distingilo Pro Meritoj por Mazovio
Bibliografio[redakti | redakti fonton]
- Biogram w serwisie ksiazka.wpl.pl Vivkuro en servilo ksiazka.wp.pl
- Archiwum Historii Mówionej Arkivo de Parola Historio