Preĝejo Elizabeto de Hungario (Gyöngyös)
Preĝejo Elizabeto de Hungario | ||
---|---|---|
Preĝejo Elizabeto de Hungario en Gyöngyös
| ||
filial church | ||
Loko | ||
Ŝtato | Hungario | |
Municipo | Gyöngyös | |
Geografia situo | 47° 47′ 4″ N, 19° 55′ 53″ O (mapo)47.784419.931283Koordinatoj: 47° 47′ 4″ N, 19° 55′ 53″ O (mapo) | |
Bazaj informoj | ||
Religio | kristanismo | |
Rito | romkatolika eklezio | |
provinco | Heves | |
diocezo | Eger | |
dekanujo | Gyöngyös | |
paroĥo | ĉe Preĝejo de apostolo Bartolomeo (Gyöngyös) | |
Arkitektura priskribo | ||
Konstruado | ||
Specifo | ||
Mapo | ||
Ligiloj | ||
La preĝejo Elizabeto de Hungario estas romkatolika historia monumento en Hungario, en urbo Gyöngyös.
Historio
[redakti | redakti fonton]En tiu loko dum la mezepoko estis jam kirko, apude tombejo. Ekstera apartenaĵo estis hospitalo. Dum la 16-a jarcento la kirko estis forlasita, ekde 1634 slovaklingvaj mesoj okazis. Inter 1775-1779 la preĝejo estis trakonstruita kaj barokigita, ankaŭ nova sanktejo kun kripto estis konstruita. En 1804 la turo estis plialtigita. La kirko longe servis por la lernantoj, ĉar la iama hospitalo transformiĝis al lernejo. La kirko estis renovigita en la jaroj 1943 kaj 1944, Lajos Márton pentris la freskojn. En 1945 bombo trafis la konstruaĵon, preskaŭ ĉio neniiĝis. Dum la socialismo nur la lernejo funkciis, la kirko estis nur stokejo. Inter 1992-1995 la stokejo repreĝejiĝis.
Konstruaĵo
[redakti | redakti fonton]La preĝejo situas sola ĉe stratangulo en korto. La fasado estas simetria, meze malsupre la enirejo funkcias, plej supre la kvadrata turo altiĝas. Super la enirejo malplena niĉo estas videbla. La navo finiĝas en rektangula absido. La navo havas flanke ankaŭ po unu apogpilierojn kaj sakristion.
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- hungare kun fotoj
- hungare kun fotoj
- [1] Arkivigite je 2021-03-02 per la retarkivo Wayback Machine
- [2]