Urbodomo de Szeged

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Urbodomo de Szeged estas historia monumento en Szeged, laŭ Placo Széchenyi (Szeged).

Fasado de la urbodomo

Historio[redakti | redakti fonton]

Post dominado de turkoj la urbodomo estis konstruita en 1728 apud la fortikaĵo. Estis kunvenoj ankaŭ en episkopa palaco, sed en la gravaj kunsidoj en 1848 kaj 1867 okazis subĉiele. Inter 1799 kaj 1805 pli nova urbodomo konstruiĝis apud la malnova jam la nuna loko. Depost la Inundo de la Tiso (1879) Ödön Lechner faris gravajn ŝanĝojn, nova etaĝo estis konstruita en 1883. En la sama jaro oni konstruis Ponton de la suspiroj, ĉar Francisko Jozefo la 1-a (Aŭstrio) tranoktiĝis en la najbara domego, helpe de la ponto li povis viziti la urbodomon ne tuŝi la grundon.

Ponto de la suspiroj en Szeged

En 1849 batalo okazis apud Szeged kaj armeestro Julius Jacob von Haynau propraokule vidis la batalon el turo de la urbodomo. Abrupte hungara kanonokuglo trafis la turon, sed la armeestro restis netuŝita.

En 2004 oni muntis antenon sur la turon, helpe de tio en la placo estas senpage atingebla la interreto.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La novbaroka urbodomo situas sola laŭ la placo, la aliaj 3 limoj estas trotuaroj de mallarĝaj stratoj. La fasado rigardas la placon. La konstruaĵo havas internan korton. La ĉefenirejo funkcias ĉe la placo. La fasado havas 3 partojn, meze estas la enirejo kun 3 pordoj, pli supre estas ornama balkono, pli supre estas mansardo, fine plej supre altiĝas la turo, kiun longe oni profitis la fajrobrigado, iu ĉiam kontrolis la panoramon, ĉu estas fajro ie?

Urbodomo de Szeged

Post la enirejo troviĝas centra ĉambrego kun du ŝtuparejoj, krome estas elirejo al la korto. Menciindas 3 kolorvitraj fenestroj. En la meza fenestro estas blazono de Szeged kun surskribo: "Szeged estos ple bela, ol ĝi estis".

La kunvena ĉambro estas nevizitebla, ĉar ofte okazas kunvenoj. Tie estas videblaj pentraĵoj pri Francisko Jozefo la 1-a (Aŭstrio), Elizabeto de Aŭstrio-Hungario, Kálmán Tisza, Lajos Tisza. La plena baldakeno estas kovrita per freskoj.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Aerfoto pri placo Széchenyi, kie estas videbla la urbodomo en la suba kaj dekstra parto
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.