Saltu al enhavo

Maorioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Maorioj (Māori)
Flago
Hone Heke, kun lia ekzino Hariata,
Gvidanto de Māori en la 19a jarcento
Indiĝenaj popolojetno
Polinezianoj
Polinezianoj
Suma populacio
ĉ. 680,000
Ŝtatoj kun signifa populacio
Novzelando
Aŭstralio
Kanado
Britio
Lingvo(j)
Maoria, Angla
Religio
Maori religio, Kristanismo
Parencoj

aliaj Polineziaj popoloj

vdr


La Maorioj estas la praloĝantoj de Nov-Zelando.

La maoria alveno al Nov-Zelando

[redakti | redakti fonton]

Oniaopinie, la Maorioj alvenis Nov-Zelandon je iam en la lasta parto de la unua jarmilo p.K., de Tahitio aŭ iu alia parto de orienta Polinezio. Arĥeologiaj malkovraĵoj indikas tion ke estis verŝajne kelkaj amasoj da migrantoj inter la 800-a kaj 1300-a p.K. Laŭ Maoriaj mitoj kaj legendoj, ili alvenis de la mita Hawaiki pere de «waka»-oj (kanotegoj por oceano).

En klereca libro «La Pingvina Estinteco De Nov-Zelando», fameta estintecisto Michael King diris ke Maorioj estis la lasta komunumo da homoj ne ŝanĝita kaj ne influita de la ekstera mondo.

La praaj Eŭropaj esploristoj de Nov-Zelando, inkluzive de Abel Tasman kaj James Cook priraportis renkontojn de Maorioj.

Ĉi tiuj praaj raportoj priskribis la Maoriojn kiel ferocaj kaj malhumilaj. Intertribmilitoj estis kutimaj, kaj la venkitojn oni sklavigis, aŭ eĉ foje manĝis. Ekde eĉ la 1780-oj, Maorioj renkontis Eŭropajn fokkaptistojn kaj balenkaptistojn, en kies ŝipoj kelkaj Maorioj eĉ ŝipanis. Ankaŭ alvenis ade areto da eskapintaj kaptitoj de Aŭstralio, kaj forlasintoj de vizitantaj ŝipoj. Je 1830 taksiĝis tio ke eĉ 2000 da Eŭropaj Maoroj loĝis inter la Maorioj, plejparte kiel sklavoj, kvankam kelkaj gajnis iom da rajtojn. Kiam Pomare militis kontraŭ Titore je 1838, inter liaj militistoj estis 132 eŭropaj maorioj.

Maoria kulturo kaj lingvo instruiĝas en kelkaj Nov-Zelandaj lernejoj. Aldone, ekzistas antaŭlernejnivelaj «kohanga reo» (lingvejoj) kiuj instruas al «tamariki» (infanoj) tute per la Maoria lingvo.

En Esperanto

[redakti | redakti fonton]

Marjorie Boulton, en sia mikspota libro Faktoj kaj fantazioj, dediĉas ties 19an ĉapitron "Fabelo maoria el Nov-Zelando" al komentoj pri la maorioj (p. 159); poste ŝi rakontas fabelon pri maoria belulino.[1]

La revuo "Kuriero" de Unesko dediĉis sian numeron n-ro 1 de januaro-marto 2019 al la temo de indiĝenaj lingvoj okaze de la proklamo de 2019 kiel Internacia Jaro de Indiĝenaj Lingvoj.[2] Tiukadre la artikolo La umbilika ŝnuro, de Kirituia Tumarae-Teka kaj James Doherty, temas pri la konceptoj inter maorioj pri la rilato al la medio.[3]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Marjorie Boulton, Faktoj kaj fantazioj, progresiga libro, Universala Esperanto-Asocio, Roterdamo, 1984, dua eldono 1993. Paĝoj 159-164.
  2. "Kuriero" de Unesko, n-ro 1 de januaro-marto 2019, ISSN 2521-7356 60 paĝoj.
  3. La umbilika ŝnuro, Kirituia Tumarae-Teka kaj James Doherty, "Kuriero" de Unesko, n-ro 1 de januaro-marto 2019, paĝo 23.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]