Ágnes Almási

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ágnes Almási
Ágnes Almási
Ágnes Almási
Persona informo
Naskiĝo 21-an de junio 1935 (1935-06-21)
en Budapeŝto
Morto 19-an de aŭgusto 2020 (2020-08-19) (85-jaraĝa)
en Moers
Lingvoj hungaranederlanda
Ŝtataneco Reĝlando de NederlandoHungarioGermanio
Okupo
Okupo tablotenisisto
vdr

Ágnes Almási [Agneŝ almAŝi], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Almási Ágnes estis hungara-nederlanda-okcidentgermana tablotenisisto, mondĉampiono. Ŝia origina familia nomo estis Vincze, ŝiaj geedziĝaj nomoj estis (laŭ la hungarlingve kutima nomordo) Simon BélánéSimon-Almási Ágnes [ŝimon], eksterlande ekde 1957 Agnes Simon.

Ágnes Almási

Ágnes Almási[1] naskiĝis la 21-an de junio 1935 en Budapeŝto, ŝi mortis la 19-an de aŭgusto 2020 en Moers (Nordrejn-Vestfalio, Germanio).

Biografio[redakti | redakti fonton]

Ágnes Almási kun sia edzo disidis en 1957 al Nederlando. Ekde 1960 ili vivis en Okcidenta Germanio ricevintaj ŝtatanecojn en 1966. Pli frue ŝi naskis 2 filinojn en 1959 kaj 1963. Ŝi vidviniĝis en 1996. Ŝi ricevis hungaran, nederlandan kaj germanan premiojn.

Sporta kariero[redakti | redakti fonton]

Ágnes Almási inter 1950-1956 estis tablotenisisto en sportkluboj en sia naskiĝurbo, poste en Nederlando, fine en Okcidenta Germanio. Ŝi estis hungara ĉampiono kvinfoje induope aŭ teame inter 1952-1955, dum ŝi apartenis al la hungara nacia teamo inter 1953–1957, fine ŝi estis mondĉampiono en 1957 duope kun Lívia Mossóczy. Ŝi apartenis al la nederlanda nacia teamo inter 1957–1959, poste al la okcidentgermana nacia teamo ĝis 1979. Sub okcidentgermana flago ŝi estis trifoja eŭropa ĉampiono inter 1962-1968 unuoble aŭ teame, dekfoja okcidentgermana ĉampiono inter 1967-1976 unuoble, induope, variduope, ankoraŭ 18-foje teame, ankaŭ internacia germana ĉampiono sepfoje, dufoja brita, kvarfoja skandinava, trifoja franca, sesfoja nederlanda, dufoja belga, unufoja pola internacia ĉampiono. Ŝi restis aktiva sportisto en germana klubo ĝis 1993.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]