Árpád Csekovszky

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Árpád Csekovszky
Persona informo
Naskonomo Csekovszky Árpád
Naskiĝo la  3-an de januaro 1931(nun 1931-01-03)
en Hungario Csikóstőttős (Hungario)
Morto la 16-an de aprilo 1997
en Hungario Budapeŝto (Hungario)
Ŝtataneco Hungario
Memorigilo Árpád Csekovszky
Okupo
Okupo skulptisto
vdr

Árpád Csekovszky [ĉekovski], laŭ hungarlingve kutima nomordo Csekovszky Árpád estis hungara ceramikisto, skulptisto, altlerneja instruisto.

Memortabulo pri Árpád Csekovszky

Árpád Csekovszky [1] naskiĝis la 3-an de januaro 1931 en Csikóstőttős, li mortis la 16-an de aprilo 1997 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Árpád Csekovszky frekventis artan liceon en Budapeŝto, poste li akiris ceramikistan diplomon en Industriarta Altlernejo en 1956. Lia plej grava instruisto estis Miklós Borsos. Post la diplomo li havis stipendion jaron en la altlernejo, poste li instruis en la ceramika katedro. Inter 1966 kaj 1985 li estis docento kaj katedrestro. Ekde 1992 li denove instruis kiel emerito kaj titulara profesoro. Plej ofte li kreis ceramikaĵojn, kiuj apartenis al konstruaĵoj. Li ricevis premiojn inter 1962-1994.

El solaj ekspozicioj[redakti | redakti fonton]

El grupaj ekspozicioj[redakti | redakti fonton]

Elektitaj ceramikaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • A kereskedelem szimbóluma (Debrecen, 1960, ceramika reliefo) [2]
  • A Hajdúsági Áruház oszlopburkolatai (Debrecen, 1962, kovraĵoj sur kolonoj)
  • Állatkák (Mór, 1966, mura ceramikaĵo)
  • Figurális fríz (Hódmezővásárhely, 1970, mura ceramikaĵo)
  • Baglyos kút (Tihany, 1986, skulptaĵo)
  • Faluvége (porcelana reliefo)
  • Falurészlet (mura ceramikaĵo)
  • A régi városközpont emlékére (ceramikaĵo, Veszprém (urbo))

Elektitaj disĉiploj[redakti | redakti fonton]

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

  • kulturdomo prenis la nomon Csekovszky Árpád en 1998
  • memortabulo
  • konstanta ekspoziciejo en Rákosmente

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.