Éva Gálik
Éva Gálik | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 7-an de julio 1964 (60-jaraĝa) en Budapeŝto |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Hungara Dancarta Altlernejo (–1996) Gimnastika Universitato de Budapeŝto (–2004) |
Okupo | |
Okupo | gimnastikisto instruisto dancisto |
Éva Gálik, laŭ hungarlingve kutima nomordo Gálik Éva estas hungara gimnastikisto, dancisto, instruisto. Ŝia mallonga nomo estis Géva.
Éva Gálik[1] naskiĝis la 7-an de julio 1964 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Éva Gálik estis gimnastikisto inter 1970-1982. Ŝi maturiĝis en 1982, poste ŝi okupiĝis pri danco kaj partoprenis en la dancinstruado. En la sekva jaro ŝi partoprenis en fondo de danca trupo kaj ŝi dancis tie ĝis 1993. Intertempe ŝi finis kursojn pri akrobata danco en 1985, pri moderna danco en 1990. Ŝia baleta instruisto estis Endre Jeszenszky. En 1993 ŝi estis levita profesia dancisto. Ekde 1995 ŝi estis aktiva longe en kultura asocio, en 1998 ŝi fondis propran dancstudion. Ŝi instruis dancteknikon kaj kelkfoje ŝi faris koreografiajn laborojn. Ŝi estis ankaŭ monda vagabondo, ŝi vivis en Aŭstralio, Peruo, Ekvadoro, ekde 2000 ŝi instruis ankaŭ jogon. Ŝi akiris diplomojn en Hungara Dancarta Universitato kaj Gimnastika Universitato de Budapeŝto. Ŝi ricevis premion en 1995.
Ŝiaj teatra danco
[redakti | redakti fonton]- Palackposta (2002)
Ŝiaj koreografiaĵoj (elekto)
[redakti | redakti fonton]- Elemek (2002)
- Várakozás (2003)
- Hét nap (2004)
Elektitaj disĉiploj
[redakti | redakti fonton]Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Fontoj
[redakti | redakti fonton]- hungarlingva membiografio kun foto Arkivigite je 2021-12-21 per la retarkivo Wayback Machine
- hungarlingva biografio kun foto
- datenoj