Ĉalma
Ĉalma, serbe Чалма, slave Čalma, hungare Csála [ĉAla], germane Tschalma estas vilaĝo en Serbio, en aŭtonomio Vojvodino, en distrikto Srem (regiono), en municipo de Sremska Mitrovica.
Bazaj informoj
[redakti | redakti fonton]- Areo: 39 km²
- Koordinatoj: 45°04′26″N 19°30'14″E
- Alto super marnivelo: 125 m
- Loĝantaro: 1670
- Poŝtkodo: 22231
- Telefonprefikso: 22
- Aŭtokodo: SM
Situo
[redakti | redakti fonton]Ĉalma situas laŭ traira flankovojo.
Historio
[redakti | redakti fonton]Pli frue romianoj vivis tie. La unua mencio devenis el 1351 en formo "Chala". Dum regado de turkoj la vilaĝo ne suferis. En la jarcentoj 16-a kaj 17-a ĝi apartenis al limgarda zono rekte apartenanta al Habsburga Imperio. En 1791 serboj, baldaŭe germanoj alvenis. Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Aŭstrio-Hungario, al Szerém, al distrikto de Mitrovica, poste al Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj, depost 1928 al Jugoslavio, ekde 2006 kiel Serbio. Dum la 2-a mondmilito la vilaĝo apartenis al tiam sendependa Kroatio. Poste la germanoj estis forigitaj kaj alvenis serboj en la malplenajn domojn. En 2002 loĝis en Ĉalma 1675 homoj, (1634 serboj (98 %), 14 kroatoj, 5 jugoslavianoj, po 4 ukrainoj kaj slovakoj kaj ankaŭ aliaj).