Łukasz Żebrowski

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Łukasz Maciej Żebrowski
Łukasz Żebrowski kiel redaktoro de la Pola Radio en Esperanto
Łukasz Żebrowski kiel redaktoro de la Pola Radio en Esperanto
Łukasz Żebrowski kiel redaktoro de la Pola Radio en Esperanto
Persona informo
NomoŁukasz Maciej Żebrowski
Dato de naskiĝo20-a de majo 1986
NaskiĝlokoVarsovio
Aĝo37
Okupoj kaj profesioj
Okupojesperantisto, iama prezidanto de TEJO (ekde la 16-a de julio 2011 ĝis 2015) kaj membro de la esperanto-klubo Varsovia Vento kaj iama prezidanto de Pola Esperanto-Junularo (2008-2010)
Geografio
ŜtatoPollando
Familio
Edz(in)oNatalia Żebrowska [+]
Lingvoj
Denaska lingvopola lingvo [+]
Parolata lingvoEsperanto, pola lingvo [+]
Portalo pri Homoj
vdr

Łukasz Maciej Żebrowski ([ŭukaŝ maĉjej ĵebrovski] , (nomata LukiZ) ; naskiĝis la 20-an de majo 1986 en Varsovio) estas pola esperantisto, iama prezidanto de TEJO (ekde la 16-a de julio 2011 ĝis 2015) kaj membro de la esperanto-klubo Varsovia Vento kaj iama prezidanto de Pola Esperanto-Junularo (2008-2010). Li estis ankaŭ komitatano A de TEJO (2008-2009) kaj Esperanto-ĵurnalisto kunlaborinta kun la Pola Radio en Esperanto, Varsovia Vento Elsendoj kaj Pola Esperantisto.

Nuntempe li loĝas en Varsovio, kie li finstudis konstruarton ĉe la Varsovia Vivscienca Universitato. Esperanton li eklernis en 2003 kaj ekde tiam partoprenis multajn esperanto-aranĝojn en Eŭropo kaj aktivas en pluraj esperanto-organizoj. Inter liaj hobioj menciindas, krom vojaĝado, ankaŭ Varsovio, fotado, ĵurnalismo, muziko, kaj politiko.

Łukasz estis membro en la organizaj teamoj de pluraj Esperanto-aranĝoj, inkluzive de la 61-a IJK (2005) en Zakopane, la 65-a IJK (2009) en Liberec', kaj pluraj Ago-Semajnoj. Kune kun Rolf Fantom li iniciatis Junularan E-Semajnon.

Li estas sekretario de Pola Esperanto-Junularo (ekde 2013[1] kaj ekde 2014[2]).

En 2022 li subtenis la muzikalon June kaj Kune.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Antaŭe:Prezidanto de TEJOPoste:
Gregor Hinker2011-2015Michael Boris Mandirola