Ŝelha lingvo
Ŝelha lingvo | |
Taclḥit - ⵜⴰⵛⵍⵃⵉⵜ - تشلحيت | |
natura lingvo • moderna lingvo | |
---|---|
atlasa lingvaro | |
Parolata en | Maroko |
Parolantoj | 8 000 000 |
Denaskaj parolantoj | 7 milionoj |
Skribo | araba skribo, latina alfabeto, Tifinaĥa skribo |
Lingvistika klasifiko | |
afrikazia
| |
Oficiala statuso | |
Reguligita de | Reĝa Instituto de Tamaziĥta Kulturo |
Lingvaj kodoj | |
Lingvaj kodoj | |
ISO 639-3 | shi |
SIL | shi |
Glottolog | tach1250 |
Angla nomo | Tachelhit |
Franca nomo | chleuh |
La ŝelha lingvo[1] - memnomata ⵜⴰⵛⵍⵃⵉⵜ, latinliterigate taŝelhit, prononco laŭ dialekto tašǝlḥit ~ tašǝlḥᵃit ~ tašǝlḥiyt, france Chleuh aŭ Souss-Tamazight - estas la lingvo de la ŝelhoj - propra nomo singulare ⴰⵛⵍⵃⵉ, latinliterigite aŝelḥi[2] aŭ aŝlḥi, plurale ⵉⵛⵍⵃⵉⵢⵏ, iŝelḥijen aŭ iŝlḥijn, france chleuhs - kiuj apartenas al la berbera etnaro. La ŝelĥoj tradicie loĝas en la centraj montaroj en Maroko, en la Supera Atlaso kaj Anti-Atlaso, kaj en la baseno Sus en la sudo de la lando (iuj etnanoj elmigris al la grandaj marbordaj urboj de Maroko, kaj al la Eŭropa Unio, precipe Francio, Belgio, Nederlando kaj Germanio). Laŭ la censo de 2004 en Maroko la lingvo tiam havis proksimume 7 milionojn da parolantoj.[3] Laŭ klasifiko, la ŝelha apartenas la la afrikazia kaj en ĝi al la berbera lingvaro.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Esperantlingva nomigo nur provizora, ĉar ankoraŭ ne ekzistas eksteraj referencoj, sed elektata laŭeble proksima al la propra nomo de la lingvo, minus afikso ta- kaj sufisko -(i)t (komparu la nomojn de aliaj berberaj lingvoj), kaj de la etno, minus afikso a- kaj sufikso -i singulare respektive minus afikso i- kaj sufikso -ij(e)n plurale, - kaj fine kompreneble la esperantlingve necesa adjektiva finaĵo -a; la meza vokalo "e" estas malforta, kaj en transskriboj foje ne notiĝas, sed sen tiu meza vokalo esperanta nomo "ŝlha" tute ne prononceblus.
- ↑ La litero "ḥ" signas sonon inter "h" kaj "ĥ", kiu en la kabila lingvo korespondas al la IFA-signo ħ'', sed krome uzatas interalie por latinliterigo de la signo ح de la araba alfabeto
- ↑ Lewis, M. Paul kaj aliaj: libro Ethnologue: Languages of the World, Eighteenth edition (2015), publikigita en Dalaso, Teksaso, Usono, ankaŭ havebla en la retejo ethnologue.com