Alfo
Alfo (majuskle Α, minuskle α) estas la unua litero de la greka alfabeto kaj la pralitero de la latina litero A kaj de la cirila litero А.
En la sistemo de grekaj numeraloj ĝi havas valoron de 1. Ĝi estis derivita de la fenica litero alef .
Kaj en antikva greka lingvo kaj en novgreka lingvo alfo prezentas la malfermitan antaŭan nerondan vokalon, /a/.
Alfo, ambaŭ kiel simbolo kaj termino, estas uzata por signifi aŭ priskribi diversajn de aĵojn, inkluzivante la unuajn aŭ plej gravajn aperaĵojn de io. En la Nova testamento dio deklaras sin al esti la "Alfo kaj Omego, la komenco kaj la fino, la unua kaj la lasta." (Revelacio 22:13, kaj vidu ankaŭ en 1:8). Laŭ plutarka natura ordo de atribuo de la vokaloj al la planedoj, alfo estas koneksa kun la Luno.
Simbolo en scienco
[redakti | redakti fonton]Alfo estas uzita kiel simbolo por:
- en fiziko: fenomeno alfa-radiado aŭ alfa-partiklo
- en fiziko: fizika grando angula akcelo
- en fizika kemio: fizika grando linia dilatkoeficiento aŭ surfaca dilatkoeficiento de substanco
- en organika kemio, kune kun sekvaj grekaj literoj: pozicio de karbono en kemia kombinaĵo numerante je direkto for de funkcia grupo, alfa karbono estas la unua do en la plej proksima pozicio (sistemo iomete malnoviĝinta sed daŭre uzata)
-
pozicioj alfa kaj beta de karbona atomo en ekzempla kombinaĵo
- en matematiko, kune kun sekvaj grekaj literoj: iu angulo aŭ eĉ valoro en algebro
La majuskla litero alfo estas ne ofte uzata kiel simbolo ĉar ĝi kutime aspektas idente al la majuskla latina A.