Erih Koŝ
Erih Koŝ | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 15-an de aprilo 1913 en Sarajevo | ||||
Morto | 25-an de majo 2010 (97-jaraĝa) en Beogrado | ||||
Lingvoj | germana • serba vd | ||||
Ŝtataneco | Serbio vd | ||||
Alma mater | Jura Fakultato de la Beograda Universitato vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | lingvisto • verkisto • tradukisto • aŭtobiografo • poeto-juristo • literaturkritikisto • sciencfikcia verkisto vd | ||||
Aktiva dum | 1947– vd | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Erih KOŜ (serbe Ерих Кош; naskiĝis la 15-an de aprilo 1913 en Sarajevo; mortis la 25-an de majo 2010 en Beogrado) estis serba verkisto el Bosnio.
Li studis juron en Beogrado kaj ekde 1935 laboris kiel juristo. En 1938 li estis kondamnita kiel komunisto. Ekde 1941 li batalis kiel rezistanto. Post la dua mondmilito li havis diversajn funkciojn en la jugoslavia kulturpolitiko. Koŝ estis membro de la Serba akademio. Dumtempe li vivis en Montenegro.
Koŝ verkis ĉefe romanojn kaj novelojn pri problemoj de rezisto kaj de jugoslavia socio. Li mallaŭdis ĉefe burĝan sintenon. Krome li verkis spritajn eseojn kaj tradukis verkojn de Goethe kaj Chamisso el la germana.
En Esperanto aperis[redakti | redakti fonton]
- La fidelulo Alija Ĝevenica, en: Antologio de la moderna bosnia-hercegovina novelo, Sarajevo 1989, paĝoj 69–77. Tradukis Branka Miljko kaj Mustafa Tandir.