Ruĝventra akvalciono

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Ruĝventra akvalciono
Ruĝventra akvalciono
Ruĝventra akvalciono

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Koracioformaj Coraciiformes
Familio: Ceriledoj Cerylidae
Genro: Megaceryle
Specio: M. torquata
Megaceryle torquata
(Linnaeus, 1766)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Ruĝventra akvalciono (Megaceryle torquata) estas granda, videblega kaj bruema akvalciono, tio estas birdo de la superfamilio de alcededoj, kiu enhavas ankaŭ la alcionon kaj la kukabaraojn.

La alcionoj Megaceryle estis iam lokitaj en Ceryle kun la Blanknigra alciono, sed tiu lasta estas genetike pli proksima al la amerikaj verdaj alcionoj.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Ino (live) kaj masklo (dekstre)

Ĝi estas 38–42 cm longa kaj 305 ĝis 341 g peza, kun tre blua aŭ blugriza plumaro kun blankaj markoj, levebla kresto kaj larĝa blanka kolumo, kiel ties parenco la Kolumalciono. Diference, la plej karaktera eco estas la entute ruĝeca ventro, kio kovras ankaŭ la tutan bruston de la masklo. Inoj estas pli koloraj ol maskloj, havantaj blugrizan brustozonon, kaj mallarĝan blankan strion separantaj la bruston el la ventro.

Subspecioj[redakti | redakti fonton]

Estas tri subspecioj de tiu ĉi specio, la jenaj:

  • Megaceryle torquata (Linnaeus) 1766
    • Megaceryle torquata stellata (Franz Julius Ferdinand Meyen) 1834
    • Megaceryle torquata stictipennis (George Newbold Lawrence) 1885
    • Megaceryle torquata torquata (Linnaeus) 1766

Kutimaro[redakti | redakti fonton]

Tiuj birdoj nestumas en horizontala tunelo (ĝis 2 m longa) farita en riverbordo aŭ sablejo. La ino demetas 3 al 6 ovojn. Ambaŭ gepatroj elfosas la tunelon, kovas la ovojn kaj manĝigas la idaron.

Ĝi estas ofte vidata ripoze elstare sur arboj, fostoj aŭ aliaj taŭgaj ripozejoj el kie gvati antaŭ saltoemrĝi sur eventuala fiŝa predo. Ili manĝas ankaŭ etajn krustulojn, ranojn, akvajn insektojn, etajn mamulojn, lacertojn kaj berojn.

Ties voĉo estas laŭta, akra sonorigilo ĉu dumfluge ĉu ripoze.

Habitato kaj disvastiĝo[redakti | redakti fonton]

Tiu specio troviĝas komune ĉe la valo de rivero Rio Grande del Norte en pli suda Teksaso en Usono tra Centrameriko ĝis Fuegio en Sudameriko, escepte la regiono de Andoj.

La reprodukta habitato estas areoj ĉe grandaj zonoj de akvo, kutime en densaj arbaraj areoj, kie la specio povas trovi ripozejon por gvati. Ĝi estas ĉefe loĝanta specio, restante en teritorio la tutan jaron.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]