Intelekto aktualiga kaj intelekto potenciala

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Intelekto aktualiga kaj intelekto potenciala estas vortoj (νους δυνατὁς, νους ποὶητικὁς) enkondukitaj de Aristotelo en lia libro “Pri la animo" (Περί ψυχῆς).

Aristotelo, malsame ol Platono, ne konas konceptajn enhavojn kunnaskiĝajn kiel la ideojn, disigitajn el la objektoj, sed alvenas allasi ke la vero kuŝas en la objektoj mem.

La aristotela nous sukcesas penetri la enon, kapti kion havas la Esto kiel propraĵon, nome la substanco, tiu substarto kiu daŭrigas esti ĉiam unika kaj identa al si mem, sendepende de la surfacaj apartaĵoj.

Ankaŭ Aristotelo, tamen, kiel jam en Platono, nur la intelekto sukcesas doni la garantion de la vero. Sed kio estas la intelekto? kiel ĝi funkcias kiam deduktas ne laŭ la formala logiko?. Por respondi al tiuj demandoj kaj al aliaj similaj, li analizas la funkciadon de la menso kaj alvenas al la distingo, en la unika νους, de du intelektaj funkcioj kaj do preskaŭ du intelektoj nepraj por ĝin igi kapabla de scio. Kaj el tiu analizo, jen la intelekto aktualiga kaj intelekto potenciala.

Intelekto aktualiga (aŭ aktiva) kaj intelekto potenciala (aŭ pasiva)[redakti | redakti fonton]

La aktualiga intelekto en Aristotelo estas la kapablo de la intelekto transiri al la aktiva stato, nome el la perceptoj transiri al la esencoj aŭ formoj de objektoj nur potenciale posedataj de la intelekto potenciala aŭ pasiva.

Referencante al la indenteco de esto kaj penso,[1] La potenciala aŭ pasiva intelekto, diras Aristotelo, fariĝas ĉiuj aĵoj dum la aktualiga ĉiujn produktas, kaj tiu potenciala estas ĉiam eksteraga, neŝancelebla kaj nemiksita ĉar ĝia substanco estas la ago mem.[2]

Ekzemple, same kiel estas la aŭdkapablo kiu donas vivon al la sono, ĝin “aktualigante”, aŭ same kiel la lumo igas “aktualaj” la kolorojn kiuj estas nur potenciale videblaj, [3]sammaniere kio estas en potenciala intelekto por ke povu transiri al la ago nur pere de plejalta, produkta potenco, kiu jam havu en si mem ĉiujn formojn, [4]

La distingo enkondukita de Aristotelo inter intelekto aktualiga kaj potenciala estos diversmaniere interpretota laŭlonge de la Historio de la okcidenta filozofio: [5]

  • Temistio (ĉ. 317-ĉ. 388) instruas ke la potenciala intelekto estas parto de la homa animo, sen tamen klarigi ĉu ĝi estas la sama por ĉiuj homoj aŭ ĉu unuopulo havas el ĝi unu sian.
  • Laŭ Aviceno (9801037), la potenciala intelekto estas senmateria kaj ĉeesta en la homo kiu alvenas al la scio pere de la aktualiga intelekto transcenda kaj senmateria, unika por ĉiuj homoj.[6]
  • Laŭ Averoeso (11261198), spurinta la penson de Aleksandro el Afrodisia, kaj tiu aktualiga kaj tiu potenciala intelektoj apartenas al Dio dum la homo estas nur dotita per imagopovo.[7]
  • La kristanaj skolastikuloj provis korekti la suprajn interpretojn el kiu devenas ankaŭ la neado pri la senmorteco de la animo, pro kio Alberto la Granda kaj Tomaso de Akvino atribuis al la animo ambaŭ intelektojn, dum Vilhelmo el Okam fostrekis ĉiun distingon koncerne intelekton kiu, unika kaj propra de la homo, aktivas en la procezo de la scio foje potencialforme foje aktualigforme.
  • Moderne la filozofia atento nestias sur aliaj problemoj kaj la menso-intelekto estas studataj sub aliaj aspektoj.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Antaŭsupozo de la antikva filozofio jam ekde Elaanoj estis ke la penso estas nerompeble unuigita al la dimensio ontologia. (Vidu: Enciclopedia Italiana ĉe la voĉo "Logica", vol. XXI, p. 389-398).
  2. Aristotelo, Pri la animo (Περί ψυχῆς), III, 5, 430a 10.
  3. Vidu. Aristotelo, Pri la animo, 430 a 17.
  4. Vidu: Aristotelo, Pri la animo, libro III, en F. Volpi, Dizionario delle opere filosofiche, p. 92, Mondadori, Milano 2000.
  5. De la verkoj de Aristotelo nur parto de la Logiko restis konata en Okcidento post la descendo de la araboj en teritoriojn de la Bizanca imperio, pere de tradukoj al la latina de Boecio, dum pri ili povos profiti la filozofoj islamanoj. La malfavora sorto, tamen, estis iom post iom forigita per la tradukoj el la araba livgvo kaj per la kontakto kun la originalaj greklingvaj verkoj pere de kontaktoj kun bizancaj intelektuloj kutime (12-a kaj 13-a jarcentoj) engaĝigitaj de okcidentaj universitatoj).
  6. Pro tio koncepto, Aviceno estis akuzita pri panteismo kaj suferis persekuton ĉe la islama komunumo.
  7. Ankaŭ Averoeso trafis en kritikojn ĉe sia islama komunumo.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Terence Irwin, I principi primi di Aristotele, Vita e Pensiero, Milano 1996
  • Mario Dal Pra, Storia della filosofia, Franco Angeli, 1996
  • Silvestro Marcucci, Guida alla lettura della "Critica della ragion pura" di Kant, Laterza, Bari 2003
  • Thomas A. Szlezák, Platone e Aristotele nella dottrina del Nous di Plotino, traduzione di Alessandro Trotta, Vita e pensiero, Milano 1997 ISBN 88-343-0872-7
  • Enciclopedia Fillosfica , Centro Studi Fiosofici di Gallarate, Lucarini, 1982, volumo 4, voĉo §Intelletto.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]