Historio de la okcidenta filozofio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Per Historio de la okcidenta filozofio oni intencas ‘’historion de la okcidenta pensado pri kiel ĝi esprimiĝis rilate la multajn filozofiajn demandojn. Iniciatiĝinta kun la naskiĝo de la spekulativa greka penso en la 7-a jarcento a. K., ĝi kuntrenis pensulojn de tuta Eŭropo dum la mezepoko, la moderna epoko kaj nuna epoko en konstanta konfronto kun la antaŭaj pensuloj kaj kun sekvaj disvolviĝoj en aliaj kampoj de la scio. La komuna greka-helenisma-romia bazo transdonis al la filozofia tradicio de okcidento pensometodon ordigitan per kontraŭdogmismo kaj sentemo pri serioj da demandaro kaj ontologiaj kaj etikaj kiuj ĝin karakterizis rilate aliajn filozofiajn tradiciojn.

Al tiuj matrica pensostilo kaj enhavo aldonendas kroma filozofia substrato, nome la tradicio kristana kiu enirigis en la okcidentan kulturon la hebrean tradicion: el kiu jam ekde la malfrua antikveco fluis en la grekoriginan filozofion novaj konceptoj. Tiuj ĉi, revivigitaj de kristanismo, estis teoria egaleco inter ĉiuj membroj de la homa genro ĉar devenantaj el la komuna kreinto, la absoluta digneco de la homo, la persona responso, kaj ĝuste la koncepto pri persono (= kristana personismo), el kio la koncepto pri “homaj rajtoj”.

Historiistoj de la filozofio kutime dividas la longan vojaĝon de la okcidenta filozofio laŭ kvar periodoj: Antikva Filozofio, Filozofio de Mezepoko, moderna filozofio kaj Nuntempa filozofio.

Kvankam ne kompleta, laŭkronologia listo de filozofoj videblas ĉe Listo de filozofoj

Antikva filozofio[redakti | redakti fonton]

Ankaŭ neadherante al la aserto ke “la tuta historio de la okcidenta filozofio nenio alio estas ol notoj komentaj pri Platono[1], oni ne povas negi ke la posta filozofia florado havis kiel referencpunkto – ankaŭ se, foje, polemike nekonsentan kaj detruigan – la demandaron elstarigitan de la antikvaj filozofoj (kaj de mem responditan malsammaniere) koncerne la moralan agadon, la rilatojn inter la racio kaj la vero, inter la intelekto kaj la realo.

La unua atestaĵoj pri aliro al la studo pri la realo, taksinda filozofio, datiĝas je la 7-a jarcento a. K., en Malgranda Azio (Nuna Turkio). Taleso el Mileto, personulo, pri kies historieco ankoraŭ mankas certecoj, estas identigita laŭ tradicio origininta el Aristotelo kiel la unua filozofo. Kun li kaj lia skolo, nome Anaksimandro kaj Anaksimeno, la penso unuafojon emancipiĝas el la mitologia kaj religia starigoj de la problemoj por la serĉo pri raciaj eksplikoj pri la naturaj fenomenoj kaj kosmologiaj demandoj.

Kun la miletanoj altrudiĝas ankaŭ kiel centra la problemo la identigo de la 'Arké ((greka: ἀρχή, origino), nome la animiga elemento konstitua de la tuta realo, esplorita ankaŭ de Pitagoro kaj Heraklito preskaŭ en la sama epoko. Kaj okazas kun Parmenido kaj la Elaja skolo ke el la rezonadoj pri la “arké” fontas la unuaj esploroj pri la ontologio; kaj kune kun ili la konsciiĝo pri la ĝisosta konflikto inter la logiko kiu regas la intelektan dimension kaj la "kontraŭdiran fariĝon" de la fenomenoj atestitaj de la sensoj. Varie solvita de sinsekvaj filozofoj de la 6a kaj 5a jarcentoj a. K., la problemo kuŝis centre en la tuta historio de la okcidenta filozofio, ekde la skolastikuloj ĝis nuntempaj Heidegger kaj Emmanuele Severino.

En la 5-a jarcento a. K. oni vidis ŝanĝiĝon de la objekto de la filozofia intereso: al la observo pri la naturo anstataŭiĝis plej alta atento pri la demandaro koncernanta la homon. Ĉu la bono kaj la malbono estas relativismaj, ĉu eblas por la homo aliri la veron, kia la rilato naturo kaj kulturo?...: tiaj kaj similaj estis la temoj atentigitaj, kvankam tra diversaj trairoj, jen en la sofistoj kaj jen en Sokrato. La gravo de ĉi tiu lasta por la sinsekva historio de la filozofio fundamentiĝis: per li oni akiris plenan konscion pri la aparteco de la metodo en la filozofia esploro (vidu en sokrata metodo), kaj la serĉo pri la vero estis taksata kiel remalkovro de scio jam posedita kaj universe valida, sed forgesita.

La filozofiaj skoloj florintaj tuj post la morto de Sokrato – megara skolo, cirena skolo, cinika skolo kaj Atena Akademio- kiuj ĉiuj strebe engaĝiĝis por interpreti la sokratajn instruaĵojn. Se la unuaj tri temis pri malpli gravaj priellaboraĵoj, por Platono sokratismo estis startpunkto por globala prilaboraĵo, en la unua granda filozofia sistemo, pri ĉiuj demandoj pritraktitaj ĉe la antaŭaj pensuloj.

Akordiginte Parmenidon kun Heraklito, Platono asertis unuflanke ke la tuta fenomena realo “fluas” en kontinua ŝanĝiĝo; kaj, aliflanke, ke samtempe tamen ĝi tendencas al nehazarda konstituiĝo, sed laŭ sentempaj formoj kiuj ŝajnas antaŭekzisti. Tiu estis la punkto kiun aparte atomismo de Demokrito ne sciis kiel ekspliki, nome kial la materio kuniĝas ĉiam laŭ determinata maniero, por formi ekzemple jen ĉevalon, jen elefanton. Ŝultre de ĉiu besto devas tial kuŝi ideo, nome antaŭkonstituita “formo” por ĉiu besta tipo, spirita kaj nemateria. En tiuj formoj, eternaj kaj en ni kunnaskaj, staras ne nur la Esto de Parmenido, sed ankaŭ la origino de ĉiu nia scio. Al ili Platono alkondukos ĉiun teorion rilate etikon kaj politikon.[2]

Kun Aristotelo, disĉiplo de Platono, la greka filozofio atingos fine sian plej altan maturecon: en lia distingo inter la akcidencaj apartaĵoj unuflanke, kaj aliflanke la spiritaj kaŭzoj kapablaj gvidi la ĉiaman fluon de la fenomenoj, fariĝas la unika kondiĉo por konstrui la sciencon.[3] La transformiĝo de ovo al kokino, ekzemple, ne povas esti rezulto de simplaj hazardaj kombinaĵoj de la materio. Malsame ol laŭ Platono, tamen, ĉiu organismo devas havi en si mem, kaj ne en fora ideo, la leĝojn de sia konstituiĝo. La metafiziko (post la pri fizikaj verkoj), bonegeca “priteoria scienco”, estos la disciplino esploranta la kaŭzojn responsajn pri la evoluiĝo de la naturaj fenomenoj, serĉanta en ili la senŝanĝajn kaj universalajn esencojn. La aliaj liaj verkoj, sammaniere pritraktas el la fiziko al la politiko, el la logiko al la plantoscienco, atentigante pri specifecoj de la diversaj scikampoj, sed donante al ĉio pensosistemecon kiu markigos la triumfon de greka racieco. El tio la graveco de la metodo en la okcidenta filozofio.

Post Aristotelo komenciĝos la periodo de la helenisma filozofio, en kiu la greka kulturo kunfandiĝos kun tiu latina. Dum tiu periodo pliiĝos tri precipaj filozofiaj skoloj: Epikurismo, Stoikismo kaj Novplatonismo.

Kompare kun la aliaj skoloj, novplatonismo ŝajnis koncentriĝi eĉ pli intense sur la esploro pri la la homa kondiĉo kaj sur la poseditaj kapabloj de la individuo transcendi la ĉiutagan mondon, pri ĝi konstatante la kontingencon. La novplatonisma penso, kies iniciatinto estis Plotino, influos tiamaniere ke ĝi sin proponis fariĝi itinero liberiga por ĉiuj homaj bezonoj. Same kiel multaj aliaj “platonistoj”, Plotino elpensis kvalitan malegalecon inter la sensebla mondo, sidejo de la malhelo kaj de la divido, kaj la “intelekta” kosmo (greke: “νόησις”), kiu estas la vera realo, la unua manifestacio de la Esto kaj sidejo de la Intelekto, siavice generita de la nedifinebla principo indikita de Plotino per la titolo de UnuBono), kaj atingebla nur per kontakto “ne-racia” nomita epaféhenosis. El la Unu emanas la Animo kiu fine trakuras la plotinan mondon ekde la “intelekta” kosmo ĝis tiu materia, en kiu ĝi descendas por ĝin prizorgi. La descendo de la animo transformiĝas por la homo en morala falo, kaŭzata de la trompiga konvinkiĝo ke la sensa mondo estas la vera realo, kaj en forgeso pri la natura “intelekta” de ĉiu el ni. La filozofio, do, havas la taskon revenigi la homon al lia “inteligebla” patrujo. Tia koncepto pri la universo, kaj tiu sava valoro de la filozofio estos akiro de ĉiuj folozofiaj formoj inspiriĝantaj, kaj ne, el Plotino.

En tiu etoso etika kaj mondkoncepte universala aperos Kristanismo, kiu baldaŭ kunlimiĝos kun la filozofiaj instancoj de tiu epoko kaj en ili trovos la racian helenisman metodon por alfronti la homajn problemojn sufiĉe identajn kun la novaĵoj de sia anonco. Per tiu metodo kristanaj intelektuloj prezentos kristanismon. Tio videblas en la Patroj de la Eklezio kaj en Aŭgusteno de Hipono, en Boecio, en Kasiodoro kaj en la orientaj ekleziaj patroj kiuj utiligas la grekan filozofion por prezenti kaj igi iom kompreneblaj la centrajn dogmojn de la kristana religio.

Mezepoka Filozofio[redakti | redakti fonton]

La Filozofio de Mezepoko elfontas el impona repensado pri la klasika tradicio subimpulse de la demandoj puŝiĝintaj el la tri grandaj religioj monoteismaj.

En Eŭropo, la mezepoka filozofio estis anticipita de la patristika penso, disvolviĝinta sekve de la disvastiĝo de kristanismo ene de la Romia Imperio, kies la plej elstara epigono estis Sankta Aŭgusteno de Hipono: ĉi tiu trapasante diversajn skolojn de la epoko fine adheris al novplatonismo kiun li grandparte opiniis akordigebla kun kristanismo, almenaŭ nivele de la instancoj, kaj do pruvis ke multe de la greka filozofio povas respekti kaj eĉ kontribuas plivalidigi kristanismon. Laŭ Aŭgusteno (kaj poste lia ege frekventita skolo) estas limoj trans kiuj la racio ne kapablas pluiri, sed se Dio iluminos onian animon pere de rigore kontrolita revelacio, ĉi tiu sukcesos kontentigi onian priscian aspiron. Kaj ankaŭ li asertis ke la kontraŭmorala malbono koincidas kun la malĉeesto de Dio, provokita de la homa malobeo. Kaŭze de la origina peko neniu homo indas finan savon, sed Dio povas elekti kiujn savi sen tamen ke estu detruita onian liberan volon. [4][5]

Konvencie oni indikas la jaron milan la komenciĝo de la Skolastika Filozofio, al kiu donos fundamentan kontribuon Tomaso de Akvino. Laŭ Tomaso ne estas kontraŭdiro inter kredo kaj racio: pro tio filozofio povas atingi samajn verojn entenatajn en la revelacio; li trovis kaj pruvis ke la kristana revelacio akordigeblas kun la scienca metodo kaj veroj asertitaj de Aristotelo. Tiu lasta, startinte el la naturfilozofio, helpe de la intelekto kaj de la logiko penetris verojn ĉiam validajn kaj universalajn, facile asimileblajn de la kristana teologio ĉar eĉ de tiu ĉi asertataj: se ekzempli, oni vidu la la aristotelajn kaj tomasajn pruvojn por demonstri la ekziston de Dio aŭ la potencon de la racio kaj la aplikon al la tuta de estaĵa skalo de la principoj de “Aktualigo kaj Potencialo”.

Certe, al la filozofio antikva skolastikismo aldonis siajn filozofian originalecon kiel la koncepton de persono kiel fonto de ĉiuj homaj rajtoj, la gravecon de la libera volo en la libera elekto, la dian patrecon kaj destinon transcendan de la homo....

La filozofio de la miljaraj skolastikuloj, laŭ certaj vidpunktoj, ekmalpliinfluis kiam komenciĝis la apartigo de la filozofio el la teologio: kio tamen estis implicite asertate jam en skolastikismo en kiu oni imagis revelacian (teologio) helpon al la homa esploranta racio. Pri tiu oni vidu la diversajn mezepokajn skolojn (Tomismo, Skotismo, Okamismo, Realismo, Nominalismo, la problemo de la Universalaĵoj).

Aliaj gravaj nomoj de la mezepoka filozofio estas Aviceno kaj Averoeso en la islama medio, Moiseo Maimonido en hebrea medio, Bonaventura, Duns Skoto, Petro Abelardo, Anselmo de Canterbury, Vilhelmo Okam... en kristana medio.

Moderna filozofio[redakti | redakti fonton]

La moderna filozofio komenciĝis, laŭkonvencie, kun la alestiĝo de la 15-a jarcento, kiu vidis renaskiĝon de novplatonismo kaj de la pensado de Plotino, tute identigita tiam kun la penso de Platono; en ĝi ĉeestis elementoj propraj de aristotelismo, akordigitaj kun la kristanaj monoteismo kaj kreismo. Inter la epigonoj de tiu filozofia fluo kalkuleblas en Germanio Nikolao el Kuzo, kiu ellaboris sur mistikaj bazoj unu el la teologioj negativaj, asertante ke Dio estas ja jes la fundamento de la racieco, tamen pri kiu oni povas havi nur svagan intuician scion ĉar la Vero ne estas io posedebla sed posedanta; dum en Italio filozofie pensis Marsilio Ficino kaj Johano Piko de la Mirandolo. En tiu fervora (ĉar la filozofoj, eĉ se je malpli granda gravo estis multaj) kultura etoso akiris novan elanon disciplino tipa de tiu epoko: Alkemio, kiu iumaniere perspektivigis la vojojn al la kemio kaj ĝenerale al la moderna scienco. Kultisto de tiu “scienco” estis aparte Giordano Bruno, kiu unue anticipis, en la moderna epoko, la koncepton pri spaco senfina [6]

Jam en la dua duono de la 16-a jarcento novplatonismo komencis tamen malfortiĝi favore al naturalismo, al raciismo aŭtonome konceptataj, kaj mekanikismo en kiu tamen ĉio estas ligita kun la transcenda nocio pri la dia sfero. En la 16-a jarcento Kartezio elpensis unuafojon metodon tute racian, kiu kvankam apogiĝante sur la koncepto kaj realo de Dio, je Li li profitis por nuligi la bazojn de la mistikiĝanta kaj intuicia teologio, kaj, male, por doni konsiston kaj objektivecon al homa penso; per tiuj premisoj li ellaboris la faman cogito ergo sum (Mi pensas, tial mi estas), pro kiu la juĝo pri la realo estas submetita al la homa penso, kaj la vero taksata kiel vero posedenda.

Per la provo fondi aŭtonomion de la racio, Kartezio utiligis Dion ne kiel celon sed kiel ilon, falante tamen, ĉe la okuloj de samtempuloj, en cirklecan dualismon: fakte li startas el la logika penso por akiri la pruvon pri la ekzisto de Dio, sed poste sur ĝi li apogiĝas por pruvi la ĝustecon de la logika procedo mem.[7]. Pro tio la pozicio de Kartezio atakiĝis per la obĵetoj de Blaise Pascal, instiganto de reveno al la aŭgustena tradicio.

Pascal estis ankaŭ anticipanto de certa kristana ekzistadismo, kiu forlogas la pretendojn de la racio povi fondiĝi nur sur sin mem.

Ankaŭ la nederlandano portugaldevena Spinoza sin proponis korekti la “erarojn” de Kartezio, metante la intuicion plialten ol la racian penson: tiamaniere li povis reenkonduki al unika principo, nome al unika substanco la dualismon kiun Kartezio jam postulis kun la distingo inter res cogitans (estaĵo pensanta) kaj la res extensa (la aĵo spaca kaj do senpensa). La integreco de la racieco estis tiel reestablita identigante la penson kun la Esto, kaj eĉ Dio mem kun la naturo. El tio la akuzo, eĉ fare de lia hebrea komunumo (kun ekskomunika cenzuro) pri panteismo, kiun tamen Spinoza asertis evitenda laŭ sia filozofia sistemo[8] ĉar li ĉiam postulis la antaŭecon de Dio kaj de la Spirito rilate la naturon, neniam konceptatan kiel aŭtonoman aŭ sin starigantan. [9]

Penso vere materiisma komenciĝis aperi, male, en Anglio, ĉiam en la 1600-aj jaroj, reenkampigante la mekanikismon de Demokrito, laŭ kiu la naturaj fenomenoj estas tute obeantaj al mekanikaj leĝoj de kaŭzo-efiko. Al tiu teoria determinismo. adheris Thomas Hobbes, kaj sekve Isaac Newton. Sed tiu mekanikismo estis aplikita al la tuta gamo de la estaĵoj, ne ĉiam de tuj konsciiginte pri la logikaj konsekvencoj, gravaj por la etiko/moralo: ĉi-kaze, fakte, ne plu eblis koncepto pri homo libervola. La etiko estus nur efiko de kalkulo kaj tuja adhero al la rezulto pli avantaĝa.

Ĉiam en Anglio preskaŭ samtempe allumiĝis empiriismo, laŭ kiu la scio ne devenas de la ideoj denaskaj en la intelekto kaj alireblaj pervoje de la intuicio, sed nure proage de la sensoj. Tiamaniere oni reestablis netan distancigon inter la Esto kaj la Penso, aŭ inter la sperto kaj la menso[10] kiu per la sensoj estas modlita kiel mastiko. La esto, do, estis identigita kun la kontrolebleco: kio ne estas kontrolebla, spertebla “pozitive”, nenion valoras, kaj ne rajtas allasi objektivan validecon al la homa penso. Ĝuste la malo de la klasika metafiziko. La plej fervora empiriisto estis John Locke.

Ankaŭ la anglikana episkopo George Berkeley moviĝis en tiu etoso: li elpensis enkonduki la sensan sperton al spirita principo, nome Dio, asertante ke esse est percipi, nome la sensa sperto estas iamaniere “kreo de la estaĵo” influe de Dio.

Estis fine skota David Hume la proponanto de ekstrema empiriismo, subtenante ke eĉ ne la sensa sperto kapablas transdoni objektivan validecon al la homa penso, ĉar temas pri niveloj tute malsamaj. Laŭ Hume, tio kion oni taksas fondita kiel racia, fakte estas male frukto aŭ instinkto de kutimo kiu neniel ligiĝas al la realo.

La anglosaksa empiriismo kreskiĝis paralele kun la kontinenta fluo de raciismo, al kiu, post Spinoza, unuiĝis Leibniz en la 18a jarcento. Laŭ Leibniz ĉiu el ni estas monado senliga al la ceteraĵo; sed male ol Hume li opinias reala la fundamenton de la racieco, estante ĉiuj monadoj koordinataj de Dio.

Ĉe la fino de la de 18a jarcento Immanuel Kant, tamen, opiniis almenaŭ partete fundita la obĵetoj de Hume dubanta pri la scikapablo, kaj decidis submeti la racion al kribrado de la kritiko legebla en la verko Kritiko pri la racio pura. La kantana filozofia vidpunkto enŝoviĝis en la kornicon de klerismo kiu intertempe enradikiĝis en Francio kie epigonoj estis Voltaire, Rousseau, kaj Montesquieu. Por solvi la kontraston inter racionalistoj kaj empiriistoj, Kant kreis kopernikanan revolucion de la penso asertante ke se, unuflanke, raciismo ne estas aŭtonoma sed bezonanta je la sperto por aspiri al la objektiva scio, aliflanke estas ĝuste la sensa sperto kiu siavice modliĝas influe de la racio kaj ne inverse. La grando de Kant kuŝis precipe en la Kritiko de la praktika racio pro la graveco atribuata al la morala sento fondanta ankaŭ la etikan agadon: la morala leĝo kiun la Praktika Racio sin donas, kaj al kiu ĝi spontanee obeas, fariĝas laŭ Kant universala kaj necesa garantio de libero, de senmorteco de la animo, kaj de la ekzisto de Dio, konceptoj ne atingebla tamen per la ‘Pura Racio’.

Filozofio de la 19-a jarcento[redakti | redakti fonton]

La filozofio de la 19-a jarcento estas kutime pritraktita kiel periodo tute aparta ĉar dominata de la post-kantana filozofio de germana ideismo: la unua alestiĝanto de tiu filozofia branĉo estis Johann Gottlieb Fichte, kiu provis doni koherecon en la kritikismo de Kant unuigante la du “racioj”, nome la Pura kaj la Praktika, ĉar originintaj de la sama principo: la Mi. La subjekto, laŭ Fichte, ne limiĝas modli la sperton, sed “kreas” la objekton mem de la sperto; ĉar temas pri nekonscia kreado, kiun la Mi ne rekonas kiel tian, Fichte savis iamaniere ankaŭ la vidpunkton realisma de kritikismo.

En la ideisma kornico Fichte estis meteoro, preskaŭ tuj (trud)anstataŭigita de Friedrich Schelling kiu montris pli da atento pri la ne-Mi, nome pri la objekto alestigita de la Mi (do la naturo), akordigante iamaniere la ideismon de Fichte kun la raciismo de Spinoza; sed same kiel Fchte li postulis ĉiam unuigon “senperan” inter subjekto kaj objekto, koneblan nur intuicivoje.
Sed ankaŭ Schelling estis meteoro siavice forige anstataŭigita de Hegelo, kiu male asertis “peran” unuiĝon de subjekto kaj objekto: tial ne pli nerompeble unuigitaj. Hegelo reproponis iamaniere la cirklan rezonadon de Kartezio, [11] subtenante ke la estiĝo logika de la historio, fontinta el la Absoluto, utilas finfine por igi racia la Absoluton mem. Li renversis la sinsekvan logikon aristotelan, tiun de la principo de (ne)kontraŭdiro, elstarigante la superregadon de la racieco kompare kun la intuicio, kaj identigante ĉiun principon kun ties malo: «kio estas reala estas racia» estis la ‘sumo’ de hegela penso. La formala logiko, laŭ Hegelo, oficas nur kiel instaliĝo de procezo, sekve la celo de la filozofio koincidas kun la ilo de ĝi utiligita, nome la dialektiko: tiu ĉi ne plu utilas por reenkonduki al dimensio mistika kaj nuliga de la penso, sed fariĝas celo de si mem.

La hegela heredaĵo estis pliellaborita de Karlo Markso, kiu vidis en ĝi substancan materiismon, ekstere maskitan per ideismo. Li decidis, do, forigi el la hegela sistemo la “mistikan patinon”, anstaŭigante la Absoluton per la historio. La hegela dialektiko prenis tial la nomon de “dialektika materiismo”, sur kies bazo risortas la historio reprezentata de la reciproka interago de la du kontraŭaj principoj: en Hegelo ili estis la Racio kaj la Realo, en Markso ili fariĝas la strukturo kaj la superstrukturo. Temis ankaŭ ĉi tie pri unuiĝo “pera”, komponita per du realoj malsamaj kiuj ĉe la fino de la historio sin trovos akordigitaj. Markso estis la filozofo de la “prakso” (laŭ kiu la sukceso estas la vero kaj justo), kiu transformis la hegelan filozofion al socia tasko por la ŝanĝiĝo de la mondo.

Aliaj pensuloj de la 19-a jarcento estis fine la brita filozofo John Stuart Mill, teoriulo pri ekonomia libero, elstaruloj de usona transcendismo; Soren Kierkegaard fondinto de branĉo de kristana ekzistadismo kiu kritikis la hegelan sistemon en ĝi vidante nekapablon kompreni kiel en la historio agadas neakordigeblaj principoj ne modifeblaj per la racio; Friedrich Wilhelm Nietzsche, teoriulo pri la superhomo kiu akuzis la valorojn de la religio kaj de la ‘okcidenta metafiziko’ ĉar liverantojn de neismo, dum la superhomo kreas sian moralon kaj destinon.

Novskolastikismo[redakti | redakti fonton]

Per novskolastikismo aŭ novtomismo oni indikas movadon de renaskiĝo kaj renovigo de la temoj preferataj de la skolastikuloj, komenciĝinta en 19-a jarcento kaj daŭriganta ankaŭ nunaepoke. En la diversaj fluoj de tiu skolo rimarkindas la jenaj karakterizoj: neniu kontrasto, eĉ, male, reciproka gajno, inter filozofio kaj teologio (kredo kaj filozofio), defendo de la plena scikapablo de la racio, kritika akcepto pri diversaj temoj de la hodiaŭaj ekzistadismo, dialogo kun la moderna filozofio. Inter la nomoj de la centoj da kristanaj (precipe katolikaj) universitatoj, nur kelkaj nomoj: en Italio Amato Masnovo, Bonfadini, en Hispanio la grupo de Salamanko, en Francio Garrigou-Lagrange, Marèchal, Maurice Blondel (kristana ekzistadismo), en Belgio la Lovena Skolo, en Germanio G. Siewerth, A- Brumer...

Ene de la kristana filozofio elstaris ankaŭ, kun metodo tute sia kaj kreanta sistemon malfermitan al supernaturo, Antonio Rosmini.

Nuntempa filozofio[redakti | redakti fonton]

En la nuntempa filozofio kreiĝis ioma diverĝo inter la filozofoj de la eŭropa kontinento kaj tiuj anglosaksaj, nome precipe anglaj kaj usonaj, kvankam multaj el ili trovis inspiron el tiu ideo-forĝejo kiu estis la Rondo de Vieno komence de la 20-a jarcento.

La anglosaksa filozofio kultis aliron precipe utilecan, kiu malfermis la pordon al la analiza filozofio. La filozofio de eŭropa kontinento, male, konservis pli grandan diversecon de temoj, restante pli ligita al la ontologia kaj gnozeologiaj problemaroj, kaj samtempe spertis pli viglan alproksimiĝon al la orientaj filozofioj.

La tieldirita analiza filozofio, kun Bertrand Russell, George E. Moore kaj Ludwig Wittgenstein, radikiĝis percipe en Oksfordo kaj Kambriĝo, kien konvenis ankaŭ empiriistoj logikaj almigrintaj el Germanio kaj el Aŭstrio (ekzemple Rudolf Carnap) kaj aliaj (kiel Willard Van Orman Quine, Donald Davidson kaj Saul Kripke).

Samtempe en Italio floris ideismaj variacioj kies epigonoj estis Benedetto Croce kaj Giovanni Gentile. En Germanio, kaj ne nur, ekfloris nova skolo dirita fenomenologia kun personuloj germanaj kiel Edmund Husserl kaj Martin Heidegger baldaŭ sekvata de Jean-Paul Sartre kaj ekzistadistoj... el kio la epiteto de postmodernismo (vidu en Eŭropa kontinenta filozofio).

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Tion subtenis, ekzemple, Whitehead«The safest general characterization of the European philosophical tradition is that it consists of a series of footnotes to Plato.» Alfred North Whitehead in Process and Reality, p. 39 (Free Press, 1979)
  2. Vidu en la dialogo “Respubliko”).
  3. Vidu. la aristotelan: «Pri la apartaĵo ne eblas scienco» (Opere, Metafisica, Laterza, Bari 1973, p. 323).
  4. cfr. Sant'Agostino, Il libero arbitrio
  5. La aŭgustena doktrino pri la “origina peko” kaj ties rilato kun la biblia prapatra peko estas “teologia” interpreto kiu en la Kristana Eklezio kunvivis kun aliaj proponitaj interpretoj same ortodoksaj.
  6. Spaco senfina ne egalvaloras kun la “senfineco” atribuata, en monoteismo, al Dio. Vidu en Renesanca filozofio
  7. Pri la Kartezia provo pruvi la aŭtonomion de la racio, kaj pri la diskutita cirkleco de lia penso La moderneco de Kartezio
  8. Vidu Armando Brissoni, epistemologo de la As. It. "Amici di Spinoza"
  9. V. Hösle, Introduzione a Spinoza
  10. Vidu: Wilfrid Sellars, Empirismo e filosofia della mente, Einaudi, Torino 2004
  11. Salutinte Kartezion la iniciatinto de la moderna filozofio, post jarcentoj de filozofio kiun li kondamnis kiel “mistikema”, Hegelo rimarkigis pri li: «Ĉi tie oni povas diri ke ni fine estas en nia hejmo kaj, kiel navigistoj post longa peripetio sur ŝtormega maro, ni povas krii “tero!”» (Vorlesungen, 19, 3, 328).

Bibliografiaj fontoj[redakti | redakti fonton]

  • Nicola Abbagnano, Giovanni Fornero, Protagonisti e testi della filosofia, Paravia, Milano 2000
  • Giovanni Reale, Dario Antiseri, Il pensiero occidentale dalle origini ad oggi, La Scuola, 1985 ISBN 88-350-7647-1
  • Emanuele Severino, La filosofia dai Greci al nostro tempo, Milano, Rizzoli, 1996
  • Giovanni Reale, Storia della filosofia greca e romana, Bompiani, 2004
  • U. Perone, C. Ciancio, Storia del pensiero filosofico, SEI, Torino 1975
  • G. Granata, Filosofia, vol. I, II, e III, Alpha Test, Milano 2001
  • Battista Mondin, Storia della metafisica, vol. I, II, e III, ESD, Bologna 1998
  • F. Volpi, Dizionario delle opere filosofiche, Mondadori, Milano 2000