Épinal
| Épinal | ||
|---|---|---|
|
|
||
| Administrado | ||
| Statuso | Urbo | |
| Lando | Francio | |
| Regiono | Loreno | |
| Departemento | Vosges (prefektejo) | |
| Arondismento | Épinal (ĉefurbo) | |
| Kantono | Ĉefurbo de 2 kantonoj | |
| Fondita en | 10-a jarcento | |
| Urbestro | S-o Michel Heinrich 2001-2008 |
|
| Interkomunumreto | Communauté de communes Épinal-Golbey | |
| Poŝtkodo | 88000 | |
| Aŭtokodo | 88 | |
| Kodo laŭ INSEE | 88160 | |
| Retpaĝaro | http://www.epinal.fr/ | |
| Demografio | ||
| Loĝantaro | 33 528 2007 |
|
| Loĝdenso | 566 loĝ./km2 | |
| Geografio | ||
|
|
48°10′28″N 6°27′9″O / 48.17444°N, 6.4525°OKoordinatoj: 48°10′28″N 6°27′9″O / 48.17444°N, 6.4525°O | |
| Alto | De 315 al 492 m | |
| Areo | 59,24 km² | |
| Horzono | UTC +1 (+2 somere) | |
Épinal, esperante Epinalo, estas franca komunumo lokita en la departemento Vosges kaj en la regiono Loreno. Ĝi estas la prefektejo (ĉefurbo) de la departemento.
La urbo havas proksimume 34 000 loĝantojn, kiujn oni kutime nomas franclingve Spinaliens.
Enhavo |
[redakti] Geografio
Lokita en suda Loreno, proksime al Belgio, Luksemburgio, Germanio kaj Svislando, Epinalo ĝuas bonan geografian situon, kore de Eŭropo. La urbo situas 380 kilometrojn oriente de Parizo, 135 kilometrojn sudokcidente de Strasburgo kaj 145 kilometrojn fore de Bazelo.
La komunumo estas trafluata de la rivero Mozelo kaj situas en la montĉeno Vogezoj.
[redakti] Historio
La patrono de Epinalo estas Sankta Mikaelo.
La 19-an de juno 1940, post dutaga batalo, la germana armeo okupaciis Epinalon. Ĝi forlasis la urbon la 23-an de septembro 1944.
[redakti] Esperanta vivo
Okaze de la eŭropaj balotoj, Eŭropo - Demokratio - Esperanto ricevis 2 voĉdonojn (0,02% de voĉoj) en 2004, kaj 10 voĉdonojn (0,10% de voĉoj) en 2009.
[redakti] Épinal-bildoj
Epinal-bildo estas viv-kolora gravuraĵo pri popola temo. Pasinte vendataj far migrantaj vendistoj (kolportistoj), ili ŝuldas sian nomon al la franca urbo Epinal, kie unuafoje produktiĝis tiuj bildoj, en la jaro 1796. Epinal-bildo pra-nepas de la bildigado, popola negoccela arto naskita en la 15a jarcento, precipe celanta la malklerajn kamparanojn. La esprimo "Tio estas Epinal-bildo" rilatas al la famo kaj banaleco de tiuj bildoj.
[redakti] Ĝemelurboj
Spinalo ĝemeliĝis kun jenaj urboj:
Bitola en Makedonio
Chieri en Italio
Gembloux en Belgio
La Crosse (Wisconsin) en Usono
Loughborough en Britio
Schwäbisch Hall en Germanio