Éric Zemmour

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Éric Zemmour
Persona informo
Éric Zemmour
Naskonomo Éric Justin Léon Zemmour
Naskiĝo 31-an de aŭgusto 1958 (1958-08-31) (65-jaraĝa)
en Montreuil, Seine
Religio judismo vd
Lingvoj francahebrea vd
Ŝtataneco Francio vd
Alma mater Instituto pri Politikaj Studoj de Parizo • École Yabné vd
Partio Reconquête vd
Subskribo Éric Zemmour
Familio
Patro Roger Zemmour vd
Patrino Lucette Lévy vd
Edz(in)o Mylène Chichportich vd
Amkunulo Sarah Knafo vd
Infanoj Hugo Zemmour vd
Profesio
Okupo verkisto • editorial columnist • ĵurnalisto • kolumnisto • publikigisto • aktivulo • politikisto vd
Laborkampo ĵurnalismopolitikoliteraturo vd
Verkado
Verkoj Le Suicide français vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Éric ZEMMOUR (naskiĝis la  31-an de aŭgusto 1958(nun 1958-08-31) en Montreuil) estas franca politika ĵurnalisto, verkisto, eseisto kaj kolumnisto kiu difinas sin kiel bonapartiston kaj gaŭliston, kaj estas konsiderata ekstremdekstra fare de siaj kontraŭuloj. Li estas fama pro siaj konservativaj, suverenismaj pozicioj favore al ekonomia naciismo, kontraŭ liberalismo kaj enmigrado, same kiel pro la multaj polemikoj en kiuj li estis implikita. Per la publikigo de Le Suicide français (La Franca Memmortigo), en 2014, li akiris popularecon ekster Francio. Li ankaŭ ricevis la premion Prix Richelieu en 2011 pro sia tuta kariero kiel ĵurnalisto.

En 2011 li estis kondamnata pro instigo al racia malamo[1] kaj en 2018 pro instigo al religia malamo[2].

En 2021 estis onidiro, ke li intencis kandidatiĝi en la Prezidanta baloto de 2022 en Francio. Lia lasta libro, La France n'a pas dit son dernier mot (Francio ne diris sian lastan vorton), estis furorlibro de Amazon en Francio (200 000 ekzempleroj) en septembro 2021.[3]

En decembro 2021, li anoncis la kreadon de sia propra politika partio, "Reconquête", kun kiu li intencis kandidatiĝi en la Prezidanta baloto de 2022 en Francio; sed post la baloto de la unua raŭndo, li atingis nur la kvaran rangon post Emmanuel Macron, Marine Le Pen kaj Jean-Luc Mélenchon.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Zemmour kondamnita pro instigo al racia malamo[rompita ligilo] (arkivo) ĉe Le Point, 18-a de februaro 2011
  2. Eric Zemmour apelacie kondamnita pro kontraŭislamaj diraĵoj[rompita ligilo] (arkivo) ĉe Le Monde, 3-a de majo 2018.
  3. LE LIVRE D'ERIC ZEMMOUR "DÉJÀ RÉÉDITÉ". BFM TV (15/09/2021).

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Fonto[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Éric Zemmour en la kataluna Vikipedio.