Üröm

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Üröm (urom) estas vilaĝo kun titolo vinvilaĝo en Hungario en regiono Meza Hungario, en departemento Pest (departemento), en subregiono de Pilisvörösvár. La nomo signifas absinto.

Absinto

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Situo[redakti | redakti fonton]

La vilaĝo situas sur ebenaĵo kaj sur mildaj deklivoj laŭ fervojo kaj ĉefvojo Budapeŝto-Esztergom. En la vilaĝo trafikas ankaŭ la budapeŝta loka aŭtobuso. La komunumo estas ĉirkaŭita de montoj.

Historio[redakti | redakti fonton]

Dum la romianoj soldatoj loĝis tie. La vilaĝo senhomiĝis dum la turka erao. Poste alvenis germanoj, kies posteuloj estis deportitaj en 1946 al Germanio. La loĝantaro okupiĝis pri vinkulturo kaj ŝtonminado. Nuntempe oni laboras en Budapeŝto.

Vidindaĵo estas tombejo de Aleksandra Pavlovna Romanovna, kiu vivis tie kaj abrupte mortis. Onidire aŭstraj manoj kaŭzis tion pro politikaĵo.