Ĉielarka flago

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La ĉielarka flago estas komuna simbolo de multaj grupoj kaj nacioj.

Malnovaj uzoj

Ĉielarka flago estis unue uzata por la Inkaa imperio. Kaj simila flago estis uzata ankaŭ de la druzoj.

Pacisma uzo

La itala filozofo Aldo Capitini uzis ĉielarkan flagon en la unua paŝmarŝo de Perugia al Assisi en 1961. Ĝi iĝis simbolo de lapacisma movado. Ĝi havas sep striojn kaj la viola troviĝas supre.

Geja uzoj

La samseksema fierecflago.

Geja-lesba identeco, diverseco, kaj fiereco. Desegnita de San-Franciska artisto Gilbert Baker.

Estis kelkaj uzadoj de ĉielarkkoloraj flagoj en la fruaj jaroj 1970-aj kiel simbolo de internacieco kaj unueco de ĉiuj surteraj gentoj, sed jam je la fino de la jaroj 1970, la rilato kun geja fiereco ĝenerale koniĝis en Usono.

La unua fierecflago estis mankolorita de Baker. Ĝi havis ok kolorbandojn. La nuntempa ĉielarka flago havas ses klorbendojn simbolantajn ses ideojn (de supre malsupren):

Kombinaĵo de la ĉielarka flago kun la flago de esperanto.

Post la murdo en 1978 de malferme samseksema urbadministristo Harvey Milk, postulo por la ĉielarka flago multege grandiĝis. Por plenumi la postulon, la Paramount Flag Company ekvendis version de la flago uzante amasproduktitan ĉielarkkoloran ŝtofon kun sep bendoj, ruĝa, oranĝa, flava, verda, helblua, malhelblua kaj viola. Kiam Baker pliigis la produktadon de sia versio de la flago, li ankaŭ forlasis la brilrozan bendon pro la nehavebleco de brilroza ŝtofo.

En 1979 la flago modifiĝis finan fojon. Kiam oni pendigis ĝin de la lampmastoj de strato Market Street en San-Francisko, la meza bendo estis maskita de la masto mem. Ŝanĝi la desegnon por havi paran kvanton da bendoj estis la plej facila maniero trakti tion, do oni forlasis la helbluan bendon kaj anstataŭigis la malhelbluan bendon per mezblua. Tio rezultigis la aktualan sesbendan flagon.

La baza ĉielarko naskis sennombrajn variaĵojn. Oftaj juvelaĵoj estas la fierec-kolĉeno aŭ liberec-ringoj, kiuj konsistas el ses ringoj, unu de ĉiu koloro de la flago, sur ĉeno. Aliaj aĵoj gamas de ŝlosilĉenoj ĝis kandeloj. Oni modifis multegajn naciajn flagojn por inkluzivi ĉielarkojn, kaj modifis la desegnon mem al multaj formoj, de trianguloj ĝis ridetantaj vizaĝoj.

En Montrealo metrostacio Beaudry, kiu servas la gejan kvartalon de tiu urbo, lastatempe rekonstruiĝis kun ĉielarkaj desegnoj en la fasado.

Nuntempaj keĉuoj uzas alispecan flagon bazita ankaŭ laŭ ĉielarkaj koloroj.

Vidu ankaŭ