Ĝivarla lingvo
El Vikipedio
- Ethnologue montras Jiwarli kiel alterna nomo por la Aŭstralia Indiĝena lingvo Mangarla.
| Ĝivarla lingvo | |
| Regiono | Okcidenta Aŭstralio |
| Morto | Aprilo 1986 kun la morto de Ĵaka Butlero. |
| Lingvistika klasifiko | |
|---|---|
Pama-nungaa
|
|
| Lingvaj kodoj | |
| Lingvaj kodoj | |
| ISO 639-2 | aus |
| ISO 639-3 | djl |
La ĝivarla lingvo (Jiwarli, Djwiarli, aŭ Tjiwarli) estas Aŭstralia indiĝena lingvo antaŭe parolata en Okcidenta Aŭstralio. Ĝi estas unu el la Manthartaj lingvoj de la granda sudokcidenta branĉo de la Pama-Nyunga familio.
La lasta aŭtoĥtona parolanto de la Ĝivarla, Jack Butler, mortis en Aprilo 1986.
Enhavo |
Fonologio [redakti]
Vokaloj [redakti]
| Antaŭa | Dorsa | |
|---|---|---|
| Alta | mi, iː | u, uː |
| Malalta | a, aː | |
Konsonantoj [redakti]
| Periferioj | Laminaloj | Apikaloj | ||||
|---|---|---|---|---|---|---|
| Bilabiala | Velara | Palatala | Dentala | Alveolara | Postalveolara | |
| Halto | p | k | c | t̪ | t | ʈ |
| Nazalo | m | ŋ | ɲ | n̪ | n | ɳ |
| Lateralo | ʎ | l̪ | l | ɭ | ||
| Rhoto | r | ɻ | ||||
| Duonvokalo | w | j | ||||
Fonotaktiko [redakti]
Vort-komence, nur ne-apikalaj haltoj, nazaloj kaj glitoj estas permesitaj; tio estas, vortoj povas komenci nur per unu el /p k c t̪ m ŋ ɲ n̪ w j/. Vortoj ne povas komenci per vokaloj.
Ĉiuj vortoj finiĝas per vokalo.