(123509) 2000 WK183

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(123509) 2000 WK183
transneptuna objekto
asteroidotransneptuna objekto
Oficiala nomo (123509) 2000 WK183
Aliaj nomoj 2000 WK183
Malkovro
Malkovrintoj C. Delahodde, A. Delsanti
kaj O. R. Hainaut
Dato de malkovro 26-a de novembro 2000
Loko de malkovro La Silla (Ĉilio)
Orbitaj ecoj
Asteroida familio transneptuna objekto vd
Granda duonakso
- Periapsido
- Apoapsido
6,603 Tm (44,140 AU)
6,341 Tm (42,390 AU)
6,865 Tm (45,890 AU)
Discentreco 0,03964
Meza anomaliangulo 332.763°
Epoko 31-a de majo 2020
Klinangulo 1,970°
Periodo 107113,058 tagoj  (293,260 jaroj)
Longitudo de
suprenira nodo
185,741°
Argum. de periapsido 293,534°
Terdistanco
- Minimuma

6,194 Tm (41,4065 AU)
Naturaj satelitoj 1
Fizikaj ecoj
Diametro Kombinata : 146 km
Ĉefa korpo : 106 ± 24 km
Maso
- Denso
Kombinata : 1,1x1018 ± 3,9x1016 kg
~1 ± g/cm³ (supozita)
Geometria albedo 0,18 ± 0,08
Observaj ecoj
Absoluta magnitudo 6,5
vdr

(123509) 2000 WK183 estas tre granda, meze hela duopa transneptuna objekto malkovrita la 26-an de novembro 2000 de la francaj astronominoj Catherine Delahodde kaj Audrey C. Delsanti kaj de la belga astronomo Olivier R. Hainaut elde la Observatorio La Silla de ESO en Ĉilio.

Por Michael E. Brown, ĝi verŝajne ne estas nanplanedo[1] kun taksata diametro de 134 km.

Orbito[redakti | redakti fonton]

Ĝi estas klasifikata kiel kubevano : "klasika" objekto de la Kujper-zono, kiu havas feblajn orbitajn discentrecon kaj klinecon, kaj kiu ne estas en simpla orbita resonanco kun aliaj grandaj planedoj.[2] Tamen, ĝi estas proksima de la resonancoj 2:7 kun Urano kaj 9:16 kun Neptuno.

Satelito[redakti | redakti fonton]

Ĝia duopa eco estis malkovrita la 24-an de novembro 2005 de Keith S. Noll, D. C. Stephens, W. M. Grundy, H. F. Levison kaj S. D. Kern uzinte observojn per la kosmoteleskopo Hubble, anoncita la 21-an de februaro 2007.

Ambaŭ komponantoj havas preskaŭ saman diametron : 106 kaj 101 km. Ili orbitas ĉirkaŭ komuna baricentro kun orbita granda duonakso de 2366 ± 28 km kaj orbita periodo de 742,008 ± 0,1488 horoj (30,917 ± 0,0062 tagoj), tiu orbito havas malgrandan discentrecon (0,0084) sed estas tre klinita rilate al la ekliptiko : 78,3° ± 6°. La rotaciaj periodoj de ambaŭ korpoj estas ankoraŭ nekonata.

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Antaŭe:Listo de asteroidoj (123001–124000)Poste:
(123508) 2000 WU182(123509) 2000 WK183(123510) 2000 WV184