15822 Genefahnestock

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el (15822) 1994 TV15)
15822 Genefahnestock
asteroido
asteroido
Oficiala nomo 15822 Genefahnestock
Aliaj nomoj 1994 TV15; 1999 JL6
Malkovro
Malkovrinto Eleanor Francis Helin
Dato de malkovro 8-a de oktobro 1994
Loko de malkovro Monto Palomar (Usono)
Orbitaj ecoj
Asteroida familio Inner Main Belt vd
Granda duonakso
- Periapsido
- Apoapsido
291,445 Gm (1,948 AU)
268,193 Gm (1,792 AU)
314,696 Gm (2,104 AU)
Discentreco 0,07978
Meza anomaliangulo 171,570°
Klinangulo 22,025°
Periodo 993,218 tagoj (2,719 jaroj)
Longitudo de
suprenira nodo
190,866°
Argum. de periapsido 150,037°
Terdistanco
- Minimuma

120,149 Gm (0,8031 AU)
Naturaj satelitoj 1
Fizikaj ecoj
Diametro Kombinata : 1,72 ± 0,3 km
Ĉefa korpo : 1,69 ± 0,3 km
Rotacia periodo 0,1233 tago (2,95998 horoj)
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj
Geometria albedo 1 ± 0,178
Observaj ecoj
Absoluta magnitudo 14,6
vdr

15822 Genefahnestock estas tre malgranda, ŝajne eksterordinare hela hungaria duopa asteroido de la interna asteroida zono malkovrita la 8-an de oktobro 1994 de la usona astronomino Eleanor Francis Helin elde la Observatorio de la Monto Palomar (Kalifornio, Usono).

Nomo[redakti | redakti fonton]

Ĝi estis nomita en honoro de la usona astronomo Eugene G. Fahnestock,[1], kiu faris gravajn kontribuojn al la dinamika studo de duopaj asteroidoj. Li estis la unua; kiu enketis pri la dinamiko de plene kuplita duopa asteroido uzinte detalan per-radaran modelon de la formo de 66391 Moshup.[2]

Satelito[redakti | redakti fonton]

Ĝia satelito estis malkovrita la 22-an de junio 2010 per observo de ĝiaj lumaj kurboj, anoncita la 20-an de decembro 2010.

Tiu satelito havas diametron de almenaŭ 0,32 ± 0,07 km, orbitas kun periodo de 0,8388 ± 0,0004 tagoj (20,13 horoj) kaj orbita granda duonakso de 3,3 km, ĝia rotacia periodo estas ankoraŭ nekonata. La taksita diametro de la centra korpo estas 1,69 ± 0,3 km; tiu, kiu indikas, ke ĝi havus tre grandan albedon.

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Antaŭe:Listo de asteroidoj (15001 - 16000)Poste:
15821 Iijimatatsushi15822 Genefahnestock(15823) 1994 UO1
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.