110405 Itoyumi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
110405 Itoyumi
asteroido
asteroido
Oficiala nomo 110405 Itoyumi
Aliaj nomoj 2001 TS13
Malkovro
Malkovrinto Roy A. Tucker
Dato de malkovro 12-a de oktobro 2001
Loko de malkovro Tucson, Usono
Orbitaj ecoj
Asteroida familio asteroida zono vd
Granda duonakso
- Periapsido
- Apoapsido
407,013 Gm (2,721 AU)
327,793 Gm (2,191 AU)
486,232 Gm (3,250 AU)
Discentreco 0,1946
Meza anomaliangulo 59,811°
Epoko 31-a de majo 2020
Klinangulo 13,775°
Periodo 1639,163 tagoj (4,488 jaroj)
Longitudo de
suprenira nodo
176,924°
Argum. de periapsido 211,895°
Terdistanco
- Minimuma

180,423 Gm (1,206 AU)
Fizikaj ecoj
Diametro 2,185 ± 0,244 km
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj
Geometria albedo 0,213 ± 0,066
Observaj ecoj
Absoluta magnitudo 15,5
vdr

110405 Itoyumi estas malgranda, hela asteroido de la ĉefa asteroida zono, proksima de la orbita resonanco 8:3 kun Jupitero.

Malkovro[redakti | redakti fonton]

Ĝi estis malkovrita la 12-an de oktobro 2001 de la usona astronomo Roy A. Tucker elde la Observatorio Goodricke-Pigott, proksime de Tucson (Arizono, Usono).

Nomo[redakti | redakti fonton]

Ĝi estis nomita en memoro de la japana kantistino Yumi Ito (japane : 伊藤ユミ, Itō Yumi, 19412016), naskiĝinta Tsukiko Itō . Ŝi estis populara de la malfruaj 1950-aj ĝis la mezaj 1970-aj. Kune kun sia ĝemelino Emi Ito, ili fariĝis monde famaj kiel The Peanuts (ザ・ピーナッツ). Oni eble plej bone memoras pri la fratinoj kiel la "feinoj de Mosro" en la tri unuaj filmoj pri Mosro.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Antaŭe:Listo de asteroidoj (110001–111000)Poste:
110404 Itoemi110405 Itoyumi(110406) 2001 TJ14