16154 Dabramo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
16154 Dabramo
asteroido
asteroido
Oficiala nomo 16154 Dabramo
Aliaj nomoj 2000 AW2 ; 1986 RL10
Nomita laŭ Germano D'Abramo vd
Malkovro
Malkovrintoj M. Tombelli kaj A. Boattini
Dato de malkovro 1-a de januaro 2000
Loko de malkovro San Marcello Pistoiese
Italio
Orbitaj ecoj
Asteroida familio asteroida zono
Outer Main Belt vd
Granda duonakso
- Periapsido
- Apoapsido
479,244 Gm (3,204 AU)
458,004 Gm (3,062 AU)
500,484 Gm (3,346 AU)
Discentreco 0,04432
Meza anomaliangulo 2,102°
Klinangulo 6,171°
Periodo 2094,331 tagoj (5,734 jaroj)
Meza cirkulrapido 16,65 km/s
Longitudo de
suprenira nodo
304,770°
Argum. de periapsido 23,733°
Terdistanco
- Minimuma

306,903 Gm (2,052 AU)
Fizikaj ecoj
Observaj ecoj
Absoluta magnitudo 12,4
vdr

16154 Dabramo estas asteroido de la ekstera asteroida zono, malkovrita la 1-an de januaro 2000 de la italaj geastronomoj Maura Tombelli kaj Andrea Boattini elde la Observatorio de la Montoj Pistoiese en San Marcello Pistoiese (Italio).

Pro la duona grandakso de ĝia orbito ; 3,20354828 astronomiaj unuoj por la epoko de la 9-a de decembro 2014, ĝi orbitas ĉ. 530 800 km trans la konvencia limo de 3,2 AU inter la meza kaj la ekstera asteroida zono.

Nomo[redakti | redakti fonton]

Ĝia nomo honoras la italan matematikiston Germano D'Abramo, kiu studis la statistikon pri reciprokaj kolizioj ĉe la Universitato de Pizo. De novembro 1998 li kunlaboris kun The Spaceguard Foundation por bonteni ties TTT-ejon : The Spaceguard Central Node[1] kaj laboris por modeligi la loĝantaron de la apud-teraj objektoj.

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Antaŭe:Listo de asteroidoj (16001 - 17000)Poste:
(16153) 2000 AB16154 Dabramo16155 Buddy