2224 Tucson

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el 2224 Tusono)
2224 Tucson
asteroido
asteroido
Oficiala nomo 2224 Tucson
Aliaj nomoj 2528 P-L; 1975 VO2
Nomita laŭ Tucson vd
Malkovro
Malkovrintoj Tom Gehrels
I. van Houten-Groeneveld
C. J. van Houten
Dato de malkovro 24-a de septembro 1960
Loko de malkovro Monto Palomar
Orbitaj ecoj
Asteroida familio asteroida zono vd
Granda duonakso
- Periapsido
- Apoapsido
430,758 Gm (2,879 AU)
410,042 Gm (2,741 AU)
451,475 Gm (3,018 AU)
Discentreco 0,0481
Meza anomaliangulo 174,556°
Klinangulo 2,667°
Periodo 1784,682 tagoj (4,886 jaroj)
Meza cirkulrapido 17,55 km/s
Longitudo de
suprenira nodo
51,269°
Argum. de periapsido 244,677°
Fizikaj ecoj
Diametro 22,73 km
Rotacia periodo 1,1254 tago (27,01 horoj)
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj
Geometria albedo 0,1242
Observaj ecoj
Absoluta magnitudo 11,1
vdr

2224 Tucson estas malgranda ne tre hela asteroido de la asteroida zono.

Malkovro[redakti | redakti fonton]

Ĝi estis malkovrita la 24-an de septembro 1960 de la kunlaborado de la usona astronomo Tom Gehrels kaj la nederlandaj geastronomoj kaj geedzoj Ingrid van Houten-Groeneveld kaj Cornelis Johannes van Houten, de la observatorio de Leiden.

Tom Gehrels fotis ĝin per la Schmidt-teleskopo de 48 coloj (122 cm) de la Observatorio de la Monto Palomar kaj sendis la fotografiajn platojn en Nederlandon, kie la geedzoj Ingrid kaj Cornelis van Houten ekzamenis ilin.

Nomo[redakti | redakti fonton]

Ĝi ricevis la nomon de la arizona urbo Tucson, kie troviĝas gravaj institucioj de astronomio, kiel la Lunar and Planetary Laboratory, la Nacia Observatorio de Kitt Peak kaj la Observatorio Steward.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Antaŭe:Listo de asteroidoj (2001 - 3000)Poste:
2223 Sarpedono2224 Tucson2225 Serkowski