317 Roksano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri la asteroido Roksano. Por aliaj signifoj vidu la artikolon Roksano.
317 Roksano
asteroido
asteroido
Oficiala nomo 317 Roxane
Aliaj nomoj A891 RD vd
Nomita laŭ Roksano vd
Malkovro
Malkovrinto Auguste Charlois
Dato de malkovro 11-a de septembro 1891
Loko de malkovro Nico
Orbitaj ecoj
Asteroida familio asteroida zono vd
Granda duonakso
- Periapsido
- Apoapsido
342,045 Gm (2,286 AU)
312,879 Gm (2,091 AU)
371,212 Gm (2,481 AU)
Discentreco 0,085
Meza anomaliangulo 339,228°
Klinangulo 1,763°
Periodo 1 262,780 tagoj (3,457 jaroj)
Meza cirkulrapido 19,66 km/s
Longitudo de
suprenira nodo
151,460°
Argum. de periapsido 186,872°
Naturaj satelitoj 1
Fizikaj ecoj
Diametro 18,7 km
Maso
- Denso
- Surfaca falakcelo
- Liberiga rapido
6,81 × 1015 kg
~ 2 000 kg/m3 ?
0,0052 m/s²
9,9 m/s
Rotacia periodo 0,3404 tago (8,169 horoj)
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj
Surfaca temperaturo ~ 157 K
Geometria albedo 0,493
Observaj ecoj
Spektroklaso E
Absoluta magnitudo 10,03
vdr

317 Roksano estas malgranda, sed tre hela asteroido de la ĉefa asteroida zono. Malkovris ĝin la 11-an de septembro 1891 la franca astronomo Auguste Charlois elde la observatorio de Nico.

Ĝi ricevis la nomon de Roksano, la edzino de Aleksandro la Granda, (la oficiala nomo, unue "Roxana" estis ŝanĝita al "Roxane").

La spektro de 317 Roksano kongruas kun tiu, de meteorŝtono falinta en Teksason en 1946[1] kaj estas eblo, ke tiu meteoroido devenus el 317 Roksano.

Satelito

La 24-an de novembro 2009, satelito de 317 Roksano estis malkovrita per la adaptiĝema optiko de la teleskopo Gemini North de Mauna Kea[2]. La satelito nomita S/2009 (317) 1 havas diametron de 5 km kaj estis observita je distanco de 245 km de la ĉefa korpo.

Notoj kaj referencoj

  1. La météorite de Peña Blanca Spring (la meteorŝtono de Peña Blanca Spring) (france)
    Peña Blanca Spring, Microscopic Meteorite Gallery of Images (Mikroskopaj vidoj de la meteorŝtono de Peña Blanca Spring)(angle)
  2. Discovery Image of S/2009 (317) 1 (Malkovra bildo de S/2009 (317) 1) (angle)

Eksteraj ligiloj

Antaŭe:Listo de asteroidojPoste:
316 Goberto317 Roksano318 Magdaleno