8311 Zhangdaning

El Vikipedio, la libera enciklopedio
8311 Zhangdaning
asteroido
asteroido
Oficiala nomo 8311 Zhangdaning
Aliaj nomoj 1996 TV1; 1994 AE17;
1995 FH21
Malkovro
Malkovrinto Beijing Schmidt CCD Asteroida Programo
Dato de malkovro 3-a de oktobro 1996
Loko de malkovro Hebejo (Ĉinio).
Orbitaj ecoj
Asteroida familio asteroida zono vd
Granda duonakso
- Periapsido
- Apoapsido
344,586 Gm (2,303 AU)
316,684 Gm (2,117 AU)
372,489 Gm (2,490 AU)
Discentreco 0,0810
Meza anomaliangulo 40,413°
Klinangulo 3,976°
Periodo 1276,902 tagoj (3,496 jaroj)
Meza cirkulrapido 19,63 km/s
Longitudo de
suprenira nodo
160,226°
Argum. de periapsido 67,631°
Fizikaj ecoj
Diametro 2,676 km vd
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj
Geometria albedo 0,357 vd
Observaj ecoj
Absoluta magnitudo 14,8
vdr

8311 Zhangdaning estas asteroido de la asteroida zono, malkovrita la 3-an de oktobro 1996 en la kadro de la Beijing Schmidt CCD Asteroida Programo elde la Stacio Singlong de la Observatorio de Purpura Monto, en provinco Hebejo (Ĉinio).

Nomo[redakti | redakti fonton]

Ĝi estis nomita en honoro de la ĉina kuracisto Zhang Daning (ĉine: 张大宁),[1] vicprezidento de la Malsanulejo de Tradicia Ĉina Medicino (TĈM) de Tjanĝino, instruisto ĉe la Medicina Universitato de Tjanĝino, invitita profesoro ĉe la Ĉina Akademia Kolegio de Tajvano, prezidento de la Internacia Konferenco de TĈM pri la Renaj Malsanoj. Kiel la fondinto de la praktiko de TĈM pri renaj malsanoj, li ricevis multajn internaciajn premiojn. Li verkis pli ol 60 publikaĵojn pri renaj malsanoj.

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Antaŭe:Listo de asteroidoj (8001 - 9000)Poste:
8310 Seelos8311 Zhangdaning(8312) 1996 TJ12