Stacio Singlong
El Vikipedio
Stacio Singlong (ĉine : 兴隆观测基地; Pinyin : Xīnglóng guāncè jīdì) estas astronomia observatorio situanta ĉe altitudo de 960 m, sude de la ĉefa pinto de la Yanshan Montaro en provinco Hebejo, Ĉinio, ĉirkaŭ 110 km nord-oriente de Pekino.
Ĝi dependas de la NAOĈ (Nacia Astronomia Observatorio de Ĉinio) ; ĝia IAU kodo estas 327.
Ĝi havas sep teleskopojn ; el kiuj unu fotoelektra astrolabo Mark III, unu Schmidt-teleskopo de 60/90 cm, unu infraruĝa teleskopo de 1,26 m, kaj la recenta mult-objeta spektroskopa teleskopo kun optikaj fibroj LAMOST (Larĝa Ĉiela Area Mult-Objekta Spektroskopa Teleskopo) de 4m.
Ĝi profitas, averaĝe, de po 210 noktoj klaraj ĉiujare kaj estas turisma loko. Pluraj asteroidoj kaj kometoj estis elde tie malkovritaj.
Eksteraj ligiloj[redakti]
| Rilataj artikoloj troviĝas en Portalo pri Astronomio |