911 (kriza telefonnumero)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Usona signo, kiu atentigas stirantojn pri la telefonnumero 911
Uzo de la du de Internacia Telekomunika Unio aprobitaj[1] krizaj telefonnumeroj en la mondo:
  •  112
  •  911
  •  112 kaj 911
  •  Aliaj numeroj aŭ sed alidirekto
  • 911 estas kriza telefonnumero uzata en Argentino, Dominika Respubliko, Filipinoj, Jordanio, Kanado, Meksiko, Pakistano, Palaŭo, Panamo, Sint-Maarten, Urugvajo kaj Usono por alvoki krizajn servojn (ambulancon, fajrobrigadistojn, policon). La telefonnumero servas por alvoki la krizajn servojn en la kazo de bezono kaj neceso. Intenca misuzado de la numero povas esti punebla laŭ lokaj leĝoj.

    En Hispanio 911 utilas por alvoki rekte la policon, sed por alitipaj krizoj uzatas 112.

    Ĝi estas unu el tiel nomataj N11-numeroj (angle N11 codes) laŭ la Nord-Amerika Numera Plano.

    Problemoj[redakti | redakti fonton]

    Neaktivaj telefonoj[redakti | redakti fonton]

    Kelkaj usonaj ŝtatoj postulis, ke ĉiuj fiksaj telefonoj konektitaj al la reto povu atingi la numeron 911, eĉ se normala servo ne estas provizata por la telefono (ekzemple pro nepago).[2] Sed tamen la dispeĉeroj povas ne ricevi lokigajn informojn por neaktivaj telefonoj kaj povas nekapabli voki reen se la krizalvoko rompiĝas.[3]

    Interreta telefonado[redakti | redakti fonton]

    Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Interreta telefono.

    Kiam oni alvokas 911 per komerca VoIP-servo, depende de kiel la provizanto pritraktas tiajn alvokojn, la alvoko povas iri nenien, aŭ ĝi povas iri al ne-kriza numero ĉe la publiksekureca respondpunkto asociita kun la faktura aŭ servoadreso de la telefonanto.[4] Ĉar VoIP-aparato povas esti konektita per ajna interreta konekto, la telefonanto povas esti centojn aŭ eĉ milojn da kilometroj for de sia hejmo, tamen se la voko entute iras al kriza respondpunkto, ĝi estus asociita kun la adreso de la telefonanto kaj ne kun la vera loko de la alvoko. Identigi la veran lokon de VoIP-uzanto povas esti neebla, eĉ se la GPS-ricevilo estas instalita en la VoIP-aparato, ĉar tiaj telefonoj estas kutime uzataj endome, kaj tiel ĝi povas esti nekapabla ricevi GPS-signalon.

    Referencoj[redakti | redakti fonton]

    En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo 9-1-1 en la angla Vikipedio.

    1. 911 and 112 are the world's standard emergency numbers, ITU decides (angle). The Verge (2012-12-12). Arkivita el la originalo je 2021-04-16. Alirita 2018-07-26.
    2. Belinfante, Alexander. TELEPHONE PENETRATION BY INCOME BY STATE (angle) (PDF). Federal Communications Commission (2000-03). Alirita 2012-07-08.
    3. Israelsen, Sara. Old cell phones give dispatchers headache (angle). Deseret News (2007-04-23). Arkivita el la originalo je 2012-12-04. Alirita 2012-01-11.
    4. 911VoIp FAQs (angle). Arkivita el la originalo je 2005-03-17. Alirita 2008-11-03.