9767 Midsomer Norton

El Vikipedio, la libera enciklopedio
9767 Midsomer Norton
asteroido
asteroido
Oficiala nomo 9767 Midsomer Norton
Aliaj nomoj 1992 EB1
Nomita laŭ Midsomer Norton vd
Malkovro
Malkovrinto Duncan I. Steel
Dato de malkovro 10-a de marto 1992
Loko de malkovro Coonabarabran (Aŭstralio)
Orbitaj ecoj
Asteroida familio asteroida zono
Outer Main Belt vd
Granda duonakso
- Periapsido
- Apoapsido
506,187 Gm (3,384 AU)
218,150 Gm (1,458 AU)
794,225 Gm (5,309 AU)
Discentreco 0,5690
Meza anomaliangulo 167,000°
Klinangulo 21,495°
Periodo 2273,408 tagoj (6,224 jaroj)
Meza cirkulrapido 16,19 km/s
Longitudo de
suprenira nodo
331,370°
Argum. de periapsido 231,097°
Terdistanco
- Minimuma

81,440 Gm (0,5444 AU)
Fizikaj ecoj
Observaj ecoj
Absoluta magnitudo 16,4
vdr

9767 Midsomer Norton estas marsrenkonta kaj jupiterrenkonta asteroido, malkovrita la 10-an de marto 1992 de la brit-aŭstralia astronomo Duncan I. Steel elde la Observatorio de Siding Spring, apud Coonabarabran en Novsudkimrio (Aŭstralio).

Orbito[redakti | redakti fonton]

Ĝi estas unu el la malmultaj asteroidoj en orbita resonanco 2:1 kun Jupitero.[1] Ĝia discentra klinita orbito krucas tiujn de Marso kaj de Jupitero; tamen, pro ĝia orbita klinangulo, ĝi ne tre proksimiĝas de Jupitero.

Kvankam ĝia nunepoka orbito pasas je 81,44 milionoj da km de tiu de Tero (Tera MOID), antaŭkalkulataj perturboj kondukos tiun asteroidon je 0,3167 AU (47,378 milionoj da km) de nia planedo la 7-an de marto 2196.

Sur la bazo de ĝia absoluta magnitudo de 16,4, oni povas taksi ĝian grandon inter proksimume 1 kaj 3 km.[2]

Nomo[redakti | redakti fonton]

Ĝi ŝuldas sian nomon al la brita urbo Midsomer Norton en Bath and North East Somerset, kie naskiĝis la malkovrinto.

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Antaŭe:Listo de asteroidoj (9001 - 10000)Poste:
9766 Bradbury9767 Midsomer Norton9768 Stephenmaran