Abatejo de Sankta Kolombano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Fasado de la baziliko d Sankta Kolombano.

La abatejo de Sankta Kolombano estas monaĥejo [1] kiu estis establita de Sankta Kolombano en 614 en Bobbio, en la provinco de Plaĉenco (Italio – Lombardujo), kaj iam submetita al lia monaĥa regulo kaj al la monaĥa ordeno de Sankta Kolombano.
Nune la baziliko estas sidejo de unu el la parokoj de Bobbio (diocezo de Plaĉenco).
Ĝi leviĝas centre de la urbeta kunteksto, kiu formiĝis iom post iom ĉirkaŭ la vasta areo okupita de la monaĥejo.

Ĝi estis laŭlonge de la tuta Mezepoko unu el la plej gravaj monaĥaj centroj de Eŭropo, iĝante inter la 7-a kaj 12-a jarcentoj la Monto Kasino de Alta Italio: ĝi, fakte, famiĝis pro la scriptorium, kies katalogo, en 982, entenis pli ol 700 kodeksojn kaj kiu post la dispersuĝo (?) de la biblioteko konservis 25 el la 150 antikvaj manuskriptojde la latina literaturo ekzistantaj en la mondo.[2]

Ĝi fariĝis matrica abatejo de la kolombana ordeno, kies potenca influo etendiĝis kaj en Italio kaj en tuta Eŭropo danke al nombraj abatejoj kaj monaĥejoj fonditaj de iliaj monaĥoj ekde la longobarda epoko. En Italio de nordo rapide estiĝis la monaĥa feŭdo de Bobbio, poste anstataŭata de la "episkopa administrejo de Bobbio".
En ĝi disvolviĝas liturgiaĵoj nur en la festaj tagoj, dum la oficiala liturgia tago okazas la 23-an de novembro, patrona tago.

Historio[redakti | redakti fonton]

La centra navo de la baziliko.

En 568 la nordo de Italio jam estis invadita de Longobardoj, gviditaj de reĝo Alboino. La ariana hordo, kien ajn marŝus, postlasis spuron de detruo kaj kruelaĵoj. Sed, iompostiome, la nova longobarda reĝo Agilulfo, fariĝis malpli malamika ankaŭ rilate al la Katolika Eklezio. La reĝino Teodolinda, kiun li edzinigis en 590, fariĝis fervora katolika: tiu lasta havis grandan influon sur la edzo, kìu katolikiĝis danke al la predikado de Kolombano. Sekve li favoris la konvertiĝon de siaj subuloj kaj, tiucele, donacis al monaĥo Kolombano riuniĝintan preĝejon en damaĝita vastega teritorio konata kiel Ebovium kiu iam estis parto de la heredaĵo de Sankta Petro de Romo. Kolombano allasis sian koron en tiu izolita loko dum, cele de la instruado de longobardoj, elektis ĝuste por si mem kaj por siaj monaĥoj la solecon. Ĉirkaŭ tiu soleca loko rapide stariĝis la muregoj de tiu abatejo, kiu estos la nukleo de tiu kiu fariĝintus la plej fama biblioteko de Italio kiu baziĝis sur la manuskripto]]j kiujn Kolombano kunportis el Irlando kaj sur eseoj de mem ellaboritaj.
La monaĥo fondisto de la abatejo mortis en tiu borgo, sed lia heredaĵo atingis manojn kapablojn konservi kaj disvolvigi, nome abatoj meritaj de la estimo kaj la konfido de la politikaj ĉefoj kaj de la admiranta popolo.

La kripto de la baziliko.

Ekde la 7-a jarcento revenis agitiĝemoj kaj malscio, sed Bobbio restis domo de pietato kaj kulturo. Danke al la entreprenemo de la disĉiploj de Kolombano ankaŭ la revenantaj spuroj de idolatrio pululantaj en alta Italio trovis bremson: de tiam malaperis ankaŭ la minimumaj spuroj de arianismo.
La famo de Bobbio atingis eĉ la Irlandon kie la memoro pri Kolombano ankoraŭ vivis.

La bazilika altaro

En la jaro 1014 la romia imperiestro Henriko la 2-a okaze de sia kronado en Romo, obtenis de la papo Benedikto la 8-a la starigon de Bobbio al diocezo.

La monaĥa komunumo de la la ordeno de sankta Kolombano estis ĉesigita, en Bobbio, iniciate de papo Nikolao la 5–a la 30-an de septembro 1448, sinsekve postvenis la monaĥoj de la ordeno de Sankta Benedikto.

En 1803 la francaj soldatoj forprenis la abatejon kaj la preĝejon al la monaĥaro por la bezonoj de la armeo; kaj la posedaĵoj pasigis al la publika fisko. Tamen estis respektitaj la artaj apartaĵoj de la altaroj kaj de la kripto inter kiuj brilas ornamaĵoj de la kelta-irlanda arto.

Abateja amplekso[redakti | redakti fonton]

La portiko de la Placo Sankta Fara en Bobbio.

La abatejan amplekson konstituas nnombraj establaĵoj: la baziliko kaj la placo Sankta Kolombano, la korteta koridoro kun la loĝejo de la abato, la ena klostro kun la abateja muzeo en al zono de la antikva Scriptorium de Bobbio, la portiko kun la ĝardeno de Sankta Fara, la eksa preĝejo kun diversaj ĉambraroj fariĝintaj hodiaŭ privataj aŭ restantaj publikaj, kiel la ekxaj karceroj kaj la tribunalo hodiaŭ gastejo.

Baziliko de Sankta Kolombano[redakti | redakti fonton]

Starigita inter la jaroj 1456 kaj 1522, sur restaĵoj de konventa antaŭa preĝejo.
La renesanca baziliko montras diversajn freskojn prezenatantain bibliajn scenojn. Super la enireja portalo kaj sub la portiko dirita Paradizo legiĝas la skribaĵo terribilis est locus iste (terura estas tiu loko), informante pri loko sankta, mistera kaj mistika neprofanenda senmortopune. La gotikstila ligna ĥorejo datas je 1488.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. CEI – Slipo de la Baziliko de Sankta Kolombano de Bobbio
  2. Parto de la manuskripta kolekto de la biblioteko estas nun konservitaj en la nacia biblioteko de Torino.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Bruna Boccaccia, L'Abbazia e il Museo di San Colombano in Bobbio - Ed. Pontegobbo
  • Benedetto Rossetti, Bobbio illustrato - vol. I, II, II, Torino: Stamperia sociale, 1795
  • Thomas Stangl, Bobiensia: neue Beiträge zur Textkritik und Sprache der Bobienser Ciceroscholien, Munich: J.B. Lindl, 1894
  • O Seebafs, Handschriften von Bobbio in der Vatikanischen und Ambrosianischen Bibliothek, in lingua tedesca - Editore: Leipzig, O. Harrassowitz 1896
  • Papa Pio XI, Le ultime vicende della biblioteca e dell'archivio di S. Colombano di Bobbio, Milano, U. Hoepli, 1901
  • Papa Pio XI, Reliquie di antico codici bobbiesi ritrovate, Milano, 1910
  • E. A. Lowe; André Wilmart; H. A. Wilson, The Bobbio missal : a Gallican mass-book (ms. Paris. Lat. 13246) - An edition of an important liturgical book, written in the mid-8th century, showing the liturgical practices of the Merovingian and Frankish churches prior to Charlemagne's reforms. The Bobbio Missal is considered as essentially Gallican, but incorporating various prayers of Gelasian origin - Lingua latina - London: Boydell Press for the Henry Bradshaw Society; Rochester, NY, USA: Boydell & Brewer, 1991
  • O'Hara A.; Taylor F., Aristocratic and monastic conflict in tenth-century Italy: The case of Bobbio and the Miracula Sancti Columbani, in lingua inglese - in Viator - Medieval and Renaissance Studies, v44 n3 (2013 10 10): 43-61, 2014

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]