Aigle VD

El Vikipedio, la libera enciklopedio
- La mallongigo VD en Aigle VD staras por la svisa Kantono Vaŭdo. Por aliaj signifoj de la nomo vidu sub Aigle.

Aigle
Blazono de Aigle
Blazono de Aigle
Blazono de Aigle
Preĝejo kaj Kastelo Aigle
Preĝejo kaj Kastelo Aigle
Preĝejo kaj Kastelo Aigle
komunumo en Svislando • urbo en Svislando
Kantono Vaŭdo
Distrikto Aigle
Koordinatoj  46° 19′ 2″ N 6° 58′ 2″ O / 46.31722 °N, 6.96722 °O / 46.31722; 6.96722 (mapo)Koordinatoj: 46° 19′ 2″ N 6° 58′ 2″ O / 46.31722 °N, 6.96722 °O / 46.31722; 6.96722 (mapo)
Areo 16,41 km²
Alteco 415 m super marnivelo
Poŝtkodo 1860
Komunumkodo 5401
Mapo de Aigle
Mapo de Aigle
Mapo de Aigle
vdr

Aigle estas historia urbo, komunumo kaj ĉefloko de la Distrikto Aigle en Kantono Vaŭdo, Svislando. Ĝi havis 9541 loĝantojn je la 31-a de decembro 2012.

Geografio

La komunumo Aigle situas ĉe la orienta bordo de la rivero Rodano en la flotebenaĵo sudoriente de la Lago Lemano. La komunumo konsistas el la urbo Aigle kaj la vilaĝoj Le Cloître, Vers Pousaz kaj Fontanney.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 16,41 km², de kiuj 36,3% estas kovritaj de arbaro, 34,3% servas por agrikulturo kaj 25,5% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj

La komunumo Aigle limas en nordnordokcidento al Yvorne, en nordnordoriento al Leysin, en nordoriento al Ormont-Dessous, en sudoriento al Ollon, en okcidento al Collombey-Muraz (VS), kaj en nordokcidento al Vouvry (VS).

Trafiko

En Aigle kruciĝas la kantonaj ĉefvojoj n-ro 9 kaj 11, kaj pasas la svisa aŭtovojo A9, al kiu la komunumo disponas pri propra alveturejo. Aigle disponas pri stacidomo ĉe la trajnlinio de Laŭzano al Brigo. De la stacidomo de Aigle eliras tri etspuraj fervojlinioj, nome al Leysin, al Champéry kaj al Sepey-Diablerets. Krome Aigle disponas pri loka busreto.

Historio

La unuaj dokumentaj mencioj de Aigle datiĝas el la jaro 1150 kiel Alium kaj el la jaro 1152 kiel Aleo. El la malfrua bronzepoko en Aigle estis trovitaj restaĵoj de ceramikaĵoj kaj el la romia epoko vilao kaj restaĵoj de akvokondukilo. En la jaro 1231 Aigle ricevis merkatorajtojn kaj en la 1314 per liberecletero de la princo Amadeo la 5-a de Savojo la urborajton.[3]

Vidu ankaŭ

Notoj kaj referencoj

  1. Fonto: Reta mapo 1:20000 de Swisstopo
  2. Fonto: Komunumdatumoj de la retejo de la Svisa Federacia Oficejo pri Statistiko, retejo konsultita la 5-an de novembro 2011
  3. Fonto: Jean-Jacques Bouquet: Aigle en Historia Leksikono de Svislando (2010-02-17)

Eksteraj Ligiloj

Bildoj