Aleksandra Korejwo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Aleksandra Korejwo
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 2000 (2000-01-01) (24-jaraĝa)
Lingvoj pola
Ŝtataneco Pollando
Okupo
Okupo filmreĝisoro
vdr

Aleksandra Korejwo (naskiĝis la 14-an de junio 1958 en Poznano[1], Pollando) estas poetino, verkistino, pentristino, violonistino, sed ĉefe filmoreĝisorino de animaciaj filmoj. Ŝi diplomiĝis kun distingo pri animacia filmreĝisorado ĉe la Akademio de Belartoj en Poznañ, Pollando[2]. Unika en la animaciaĵoj de Korejwo estas ke ili estis kreitaj pere de tekniko uzanta plumojn de kondoroj por movi bildojn kaj guaŝkoloritan salonsablon per kiu ŝi celas krei unuiĝon inter muziko, pentrarto kaj poezio helpe de animacia filmo[3][4][5], tiel ke ĝi aspektas kiel kolorita muziko antaŭ la spektanto. Pri sia tekniko ŝi klarigis jene: "En mia tekniko, mi animacias rekte sub la fotilo. Mi detruas la unuan bildon por krei la duan. Kiam mi finas, restas nur la salo sur la planko. La vivo de la materialo ekzistas nur en movado, kaj nur dum kelkaj minutoj"[4].

Ŝi diplomiĝis ĉe la Akademio de Belaj Artoj en Poznañ, Pollando, kie ŝi studis pentrarton, skulptarton kaj grafikon. De 1985 ĝis 1993 ŝi estis preleganto ĉe la Animacia Filmstudio kaj Studio de Vidaj Agadoj kaj Strukturoj de Poznañ. Ĝis 2001 ŝi kunlaboris kun la Televida Studio de Animaciaj Filmoj en Poznan[6].

Ŝi estas membro de la Association Internationale du Film d'Animation (ASIFA). Ŝi estis membro de la ĵurio ĉe multaj internaciaj animaciaj festivaloj okazintaj ekzemple en Luko, Madrido, Annecy, Oslo, Poznano[7].

Filmoj[redakti | redakti fonton]

La filmoj de Korejwo estas artaj filmoj kiuj elvokas la vidan enhavon de muziko, en estetika harmonio, sur samaj ondoj sed kun malsamaj rakontoj[4].

"Łabędź" (1990) estas filmo en nigra-blanka koloroj surbaze de la cigno en La Bestokarnavalo de Camille Saint-Saëns en kiu Korejwo uzas la malplenan spacon de la nigra fono por krei formon kun la blanka salo. La artaĵo prezentas perfektan sinkronigon inter muziko kaj pentrado. La kanto "Abo Atash" fare de Jahiar kaj Maria Natanson sur muziko de Rafal Rozmus estas kreita helpe de tiu ĉi animaciaĵo.

"Troja" (1984)

"Prząśniczka" (1989, Stanisław Moniuszko)

"On the Beautiful Blue Danube" (1993) sur muziko de Johann Strauß (filo).

"Carmen Habanera" (1995 de Carmen Suites, Georges Bizet)

"Carmen: Toreador Song" (1996, de Carmen Suites, Georges Bizet).

"Carmen Suite" (1994-1996) estas ekzemplo en kiu ŝi uzas klasikan muzikon kiu je fono de animaciaĵo en sinkrona movado kun la muziko. La animaciaĵo adaptas sin ankaŭ al la ritmo de la muziko.

"Carmen torero" (1996)

"Ave Maria" sur muziko de Schubert

"Eine Kleine Nachtmusik--Romanze Andante" sur muziko de Mozart.

"Fryderyk Chopin' s WALTZ" (2010)

"Exultate Jubilate Alleluja" (2011), ankaŭ sur muziko de Mozart.

Koncert Jubileuszowy” (2011) estas 70-minuta filmo por la granda ekrano en kiu estas deklamata poezio de papo Johano Paŭlo la 2-a.

"Riverwind Casino Card Trick" (2008)

Premioj[redakti | redakti fonton]

Ŝiaj animaciaĵoj ricevis almenaŭ 50 premiojn[8][7]. Ŝi estis nomumita kaj premiita pli ol kvindek fojojn en enlandaj kaj internaciaj festivaloj. Ŝi ricevis la Grandpremion ĉe la Ŝanhaja Internacia Filmfestivalo pro Łabędź (pola por La Cigno), kaj ŝia titolsinsekvo pro La Mirinda Glaciaĵo-Kostumo ĉe Walt Disney Pictures estis nomumita por Premio Annie (Annie Award) en Los-Anĝeleso. Ĉe la World Animation Celebration, ŝi gajnis la unuan premion per la filmo Carmen Torero, kaj Butterfly ricevis la premion en 2009. En 2010 la filmo Fryderyk Chopin's WALTZ estis montrita en la kategorio La Plejbonkvalita de La Mondo ĉe la Internacia Animacia Festivalo en Hiroŝimo. En 2011 ekestis Jubilee Concerto komponita surbaze de muziko de Frédérik Chopin kaj poemoj de papo Johano Paŭlo la 2-a.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

(en) Aleksandra Korejwo en la Interreta Filma Datumbazo

(ro) Video-animaĵo de la kanto "Abo Atash"

(en) Video-animaĵo "Carmen"

(en) Pluraj filmoj videblas sur la retejo ACME Filmworks

(sk) Pozerajte s deťmi hudbu (Spektu muzikon kun infanoj), kie videblas ses filmetoj de Korejwo

(en) Fluisframes.net : du aliaj animaĵoj

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Animacio

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. (en) Giannalberto Bendazzi, Animation: A World History: Volume III: Contemporary Times, p. 150, CRC Press, 2016, ISBN 978-1-315-72074-6 (ebk)
  2. (en) Pri Aleksandra Korejwo, Fine Art America
  3. (ro) Kanto "Abo Atash" fare de Jahiar and Maria Natanson sur muziko de Rafal Rozmus kaj la animaciaĵo 'La Signo' de Aleksandra Korejwo
  4. 4,0 4,1 4,2 (en) My Small Animation World by Aleksandra Korejwo
  5. (en) Salt animation, blogo, la 11-an de decembro 2014
  6. (en, pl) Alexandra Korejwo, 25th International Young Audience Film Festival,
  7. 7,0 7,1 (en) Aleksandra Korejwo Arkivigite je 2021-04-13 per la retarkivo Wayback Machine, Hiroshima 2012
  8. (en) Aleksandra Korejwo ĉe ACMEfilmworks