Alexandre Guilmant

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
portreto de Alexandre Guilmant

Félix Alexandre GUILMANT (* 12-an de marto 1837 en Bulonjo ĉe maro; † 29-an de marto 1911 en Meudon) estis franca orgenisto kaj komponisto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Guilmant komence studis ĉe sia patro, orgenisto Jean-Baptiste Guilmant (1793–1890), sekve ĉe Gustave Carulli (1801–1876), poste ĉe la belga orgenisto Jacques-Nicolas Lemmens (1823–1881) kaj deĵoris ja 16-jara kiel orgenisto, en la aĝo de 20 jaroj kiel kapelmajstro kaj instruisto ĉe la konservatorio de sia naskiĝurbo.

Ĉe la inaŭgurado de la orgenoj de la preĝejoj St. Sulpice kaj Notre Dame en Parizo lia ludado vekis tiom da atento, ke oni dungis lin en 1871 kiel orgenisto de la preĝejo Ste-Trinité.

Eksterordinarajn sukcesojn li atingis per siaj koncertvojaĝoj tra Anglio, Italio kaj Rusio (Riga), krome per siaj koncertoj en la Trocadéro dum la internacia ekspozicio de Parizo de 1878.

Ekde 1896 ĝis 1900 li estris la Schola Cantorum en Parizo.

Per siaj komponaĵoj (simfonio por orgeno kaj orkestro, ok sonatoj kaj multaj koncertaĵoj por orgeno, unu ĥoraĵo: „Bellazar“, k. a.) Guilmant kontribuis esence al la formado de memstara franca-romantika-simfonia orgenstilo.

Verkoj (elekto)[redakti | redakti fonton]

Clarence Eddy kaj Alexandre Guilmant ĉe Steinway Halo. Fotis: Ernest Hergt (1898)

Voĉkanta muziko - 4 mesoj, 1856-1859 - motetoj kaj litanioj, 1856-1891 i.a.: Quam dilecta op. 8, 12 Motets op. 14, Christus vincit op. 64, Ecce panis op. 66, Pie Jesu op. 73 - virĥoraĵoj: C'est la grande fête de l'onde (1866), Sainte Geneviève de Paris (1873-1875, ne kompletita) - kantoj: Ce que dit le silence (1876), Balthazar, scène lyrique für Chor, Soli und Orch. op. 51, Ariane, symphonie-cantate op. 53

Instrumenta muziko

- ĉambromuziko: Prière por violonĉelo kaj piano op. 22, 2 romances sans paroles op. 67, berceuse op. 79, Morceau Symphonique op. 88 por trombono kaj piano

  • simfonio d-minoro op.42 por orgeno kaj orkestro (laŭ la orgensonato no 1)
  • simfonio A-Dur op.91 por orgeno kaj orkestro (laŭ la orgensonato no 8)
  • Marche Élégiaque c-minoro op 74/1 por orgeno, 2 hobojoj kaj arĉinstrumentoj

- Orgemuziko:

  • Sonato no 1 d-minoro
  • Sonato no 2 D-maĵoro
  • Sonato no 3 c-minoro
  • Sonato no 4 d-minoro
  • Sonato no 5 c-minoro
  • Sonato no 6 b-minoro
  • Sonato no 7 F-maĵoro
  • Sonato no 8 A-maĵoro

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Hans Uwe Hielscher: Alexandre Guilmant (1837-1911) - Leben und Werk. Dohr, Köln 2002, ISBN 3-925366-67-9

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]