Alfred Nobel

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ŝablono:Bio

Nobel estis la tria filo de Emmanuel Nobel (1801-1872), kiu naskiĝis en Stokholmo sed fruaĝe transloĝiĝis kun sia familio al Sankt-Peterburgo. En 1859, la patro kaj li revenis al Svedio, kie Nobel ekstudis eksplodaĵojn, kaj precipe spertiĝis pri nitroglicerino.

La plej grava el liaj 355 inventaĵoj estas dinamito, inventita en 1867.

Antaŭ sia morto je la 10-a de decembro 1896 Alfred Nobel - kiu ne havis gefilojn - decidis heredigi la plej grandan parton de sia grandega kapitalo al fondaĵo. El la interezoj ĉiujare estas disdonata la tiel nomataj Nobel-premioj pri literaturo, fiziko, kemio, medicino kaj paco. (Al la pacpremio lin instigis interalie Bertha von Suttner, kiu almenaŭ post lia morto esprimis sin pozitive pri Esperanto.)

La Nobel-premioj kaj la Nobel-memora premio pri ekonomiko ne estas samspecaj; la dua ja estas disdonata samokaze de la Nobel-premioj, sed ĝi ne havas fundamenton en la testamento de Nobel. Ĝi ne estas pagata de la Nobel-fondaĵo sed de la sveda Regna Banko (Riksbanken).

Nemesis

Samtempe kun la testamento, Nobel verkis teatraĵon – Nemesis, tragedion de kvar aktoj – pri Beatrice Cenci, eldonita dum li agoniis kaj (escepte de tri ekzempleroj) detruita tuj post lia morto de liaj postvivantoj, konsiderantaj ĝin blasfemo. La unua ne detruita eldono aperis en 2003 ĉe Eldona Societo Esperanto, Stokholmo (dulingva, "Nemesis/Nemeza" – la sveda teksto de Nobel kaj la esperanta traduko de Gunnar Gällmo). (253 p. ISBN 91-85288-29-2. 22 cm.)

Oni, en la medio esperantista, difinis la verkon "kuraĝa". En ĝi oni povas vidi, kion A. Nobel opiniis rilate al religio, eklezio kaj similaĵoj. Kelkaj do nun kredas, ke ĝuste Dario Fo kaj José Saramago eble estis la unuaj Nobel-premiitoj tute laŭ la gusto de Alfred Nobel, ĉar laŭ ili "idealo" por li estis lukti por idealoj kontraŭ dio, eklezio, kaj aliaj religiaj antaŭjuĝoj. Sed aliaj opinias, ke tia ne estis la "idealo" de Nobel, kvankam en la verko Nemeza estas elpensita la katolika kulto al la Dipatrino Maria kiel fonto de krimo (estas la aperanta Maria mem, kiu sugestas al Beatrico mortigi sian patron...).

Vidu ankaŭ

Aliaj projektoj

Eksteraj ligiloj

greke La oficiala retejo de la Nobelpremio (angle) greke Vivpriskribo, laŭ la oficiala retejo de la Nobelpremio (angle) greke Nobelpremio pri paco (angle, norvege) greke La patentopeto de Nobel por dinamito (angle)

Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoLeginda